GUTT Camille

Belga financisto kaj politikisto el franclingva esprimo (Bruxelles 1884 – 1971).
• Plennomo: Camille GUTTENSTEIN (denaske), Camille GUTT.
• Prononco: [kaʼmi: ʼgutǝn,ʃtajn , kaʼmi: ʼgyt].


Filo de Marie-Paule SCHWEITZER kaj Max GUTTENSTEIN, devenaj de la Aŭstro-Hungara Imperio, li francizas sian nomon en 1922. Sed, unue, Camille GUTT ĉeestas mezlernejon ĉe lʼAthénée Royal dʼIxelles. Poste, li akiras diplomojn ne nur en jurfilozofiaj studadoj, sed ankaŭ en politikaj kaj sociaj sciencoj ĉe la Université Libre de Bruxelles.

Komencante sian karieron, Camille GUTT laboras en diversaj industrioj, kiel en la Société Générale de Belgique kaj en la Groupe Empain. De jaroj 1920 ĝis 1924, li estas ĝenerala sekretario de la belga delegacio por la Commission des Réparations post la Unua Mondmilito, sed samtempe kabinetestro de la politikistoj Georges THEUNIS kaj Émile FRANCQUI. Poste, li estas sinsekve Ministro pri Financoj (1934-1935 kaj 1939-1945), Ministro pri Ekonomiaj Aferoj (1940-1944) kaj Ĝenerala Direktoro de la International Monetary Fund (1946-1951).

Plie, Camille GUTT estas la respondeculo, kiu savis la belgan frankon antaŭ kaj post la Dua Mondmilito. Antaŭ la milito, li savas la belgan moneron, translokante la orajn rezervojn de la Banque Nationale de Belgique for de la nazia atingo. Post la milito, li stabiligas la belgan frankon kaj firmtenas la inflacion, pere de la “Opération GUTT”. (Tiu operacio konsistas el la interŝanĝo de malnovaj belgaj frankoj kontraŭ novaj belgaj frankoj kaj el la grandega redukto de la monamaso.) Fine li ankaŭ ludas gravan rolon en la kreado de la Benelux kaj konsekvence kontribuas al la formado de la Eŭropa Unio.