COX Lionel

Belga sportpafadisto el franclingva esprimo (Ougrée 1981).
• Plennomo: Lionel COX.
• Prononco: [liɔʼnɛl ʼkɔks].


En sia juneco li precipe praktikas futbalon. En 1996, Lionel COX interesiĝas pri sporta pafado, nur pro scivolemo. Intertempe, li komencas studadojn pri juro, kiujn li sukcese finas en 2003. Jam en 2004, li partoprenas en konkuroj je distanco de 300 metroj, kio permesas lin gajni la Championnat de Belgique en 2006. Dume en 2008, li ŝanĝas la distancon kaj konkuras je distanco de 50 metroj, kun la espero esti selektita por la Olimpiaj Ludoj.

Komence de 2012 li estas 9a dum la Monda Pokalo en London. Je la 3a de Aŭgusto 2012, li gajnas la arĝentan medalon en la kategorio “pafado je distanco de 50 metroj en kuŝanta pozicio” ĉe la Olimpiaj Ludoj en London, kun karabeno Grunig-Elmiger .22 LR. Dum la kvalifikoj, li havas 599 poentojn sur 600, post 60 pafadoj. Dum la finalo, li konservas la duan rangon kun 701,2 poentoj, kontraŭ 701,0 poentoj por la tria Rajmond DEBEVEC. Dankʼal tiuj rezultatoj Lionel COX fariĝas honora civitano el la urboj Amay kaj Seraing.