Sea Life Blankenberge

Belga amuzparko, situanta en Vlaanderen.
• Plennomo: (National Marine Park) Sea Life Blankenberge.
• Prononco: [(ʼnɛʃǝnǝl mǝʼri:n ʼpɑ:k) si: ʼlaif ʼblankǝn,bɛrɣǝ].


Fondita en 1994, kun pli ol 2.500 bestoj kaj pli ol 50 akvarioj, Sea Life Blankenberge prezentas belan spektaklon pri la sep maroj. Ankaŭ submara tunelo donas la impreson piediri en la marajn profundojn. Plie la centro havas internacian reputacion por la gastigado kaj la zorgado de fokoj gronditaj sur la strando.