DE NÈVE Daniel

Belga policestro el franclingva esprimo (Charleroi 1961).
• Plennomo: Daniel DE NÈVE.
• Prononco: [daʼnjɛl ʼdǝ ʼnɛv].


De la infanaĝo, Daniel DE NÈVE deziras esti oficiro ĉe la ĝendarmejo, por sekvi la paŝojn de sia patro. Tial li ne estas destinita por labori kune kun la komunikiloj. Tamen, post studadoj pri krimoscienco ĉe la militista lernejo, li prezentas elsendon pri la voja sekureco por la RTBF.

Iom post iom Daniel DE NÈVE lernas la lingvon de la amaskomunikiloj. En 1985, li do komencas sian karieron ĉe La Prem1ère, kie li jam pretigas anoncojn pri la voja sekureco. Sed, kvin jarojn poste, oni petas lin transloĝiĝi de la radio al la televidon.

Dum 11 jaroj, inter la 14a de Novembro 1990 kaj la 24a de Novembro 2001, Daniel DE NÈVE prezentas 478 televidaĵojn «Contacts»! Liaj talentoj kiel anoncisto alportas al li neneadeblan popularecon. Cetere li ĉiam ŝanĝas la temon laŭ la kampanjoj de la Institut Belge pour la Sécurité Routière (IBSR) kaj laŭ la aktualeco.

Fine, post televida emeritiĝo, Daniel DE NÈVE ŝanĝas sian laboron. De Julio 2000, li estas policestro ĉe unueco de la Federacia Polico, specialigita en... la voja sekureco. Tio estas praktika laboro sur la tereno.