Baudouin

Kvina reĝo de la Belganoj (Laeken 1930 – Motril {ES} 1993).
• Plennomo: Baudouin (Albert) (Charles) (Léopold) (Axel) (Marie) (Gustave) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [boʼdwɛ̃ (alʼbɛr) (ʼʃarl) (leɔʼpɔl) (akʼsɛl) (ʼmari:) (ʼgystɑv) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Baudouin DE BELGIQUE en franclingvo, Boudewijn VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Balduin VON BELGIEN en germanlingvo.


Li estas la dua infano, sed tamen la unua filo, de la reĝo Léopold III kaj de lia unua edzino Astrid. Plie, Baudouin estas la frato de la granddukino Joséphine-Charlotte kaj de la reĝo Albert II. Li ankaŭ estas la duonfrato de Alexandre, Marie-Christine kaj Marie-Esméralda.

Unue, lia infanaĝo estas afliktita pro la akcidenta morto de sia patrino Astrid en Küssnacht am Rigi en Svislando, kiam li estis kvin jaroj. Poste okazas la Dua Mondmilito, kiu komencas per mallonga eliro en De Panne, en Francio kaj en Hispanio, ĉar la reĝo Léopold III deziras protekti siajn infanojn de la germana invado de Belgio. Rehejmiĝitaj en Bruxelles, la reĝaj infanoj travivas kvar jarojn kun Lilian, la dua edzino de la reĝo. Dume li studas aŭ ĉe la Château de Laeken aŭ ĉe la Château de Ciergnon. En 1944, la germanoj forkondukas ĉiujn la membrojn de la reĝa familio en Germanio kaj en Aŭstrio, kie ili estas liberigitaj en majo 1945. Pro la afero “Question Royale”, ili transloĝiĝas en Svislando, kie Baudouin daŭrigas sian instruadon ĉe la Collège Calvin en Genève. Plie li akompanas sian patron kaj duonpatrinon dum granda vojaĝo al Usono en 1948.

La 11an de Aŭgusto 1950, post la pafado de Grâce-Berleur, kiu finas la “Question Royale”, la reĝo Léopold III rehejmiĝas kun siaj du plej aĝaj filoj kaj donas la titolon de reĝa princo al Baudouin, kio korespondas al delegado de aŭtoritato. Kvankam li havas pli aĝan fratinon Joséphine-Charlotte, li estas la unua kandidato por la sukcedo de sia patro pro la tiama salfranka leĝo, kiu rezervas tiun funkcion al virseksaj posteuloj. Sed, kiel li ne povas leĝe ekregi ĉar li estas tro juna, lia onklo Charles restas regento. La 17an de Julio 1951, post la abdiko de sia patro, li fariĝas la kvina reĝo de la Belganoj, je preskaŭ 21 jara, kaj dum periodo de politikaj kaj sociaj tumultoj. Dum pli ol 10 jaroj, la juna reĝo suferas fortan influon de sia patro kaj de sia duonpatrino, eĉ rifuzante premi la manon al tiuj, kiuj malhelpis la reĝon Léopold III dum la milito.

Private Baudouin estas timema junulo, malĝoja kaj soleca, sen ama aventuro. Li parolas pri tiu malagrabla situaco kun la irlanda monaĥino Veronica OʼBRIEN, kiu senprokraste serĉas idealan edzinon kaj eltrovas hispanan aristokratinon, kiu konsentas renkonti la reĝon. Tiel, je la 15a de Decembro 1960, li edziĝas kun Fabiola DE MORA Y ARAGÓN. La edziĝo okazas ĉe la Cathédrale Saints-Michel-et-Gudule en Bruxelles kaj estas elsendita per televido por la unua fojo en Belgio. Bedaŭrinde, nenia heredanto naskiĝas de tiu edzeco, ĉar kvin spontanaj abortoj kaj unu ĥirurgia operacio ne lasas esperon al la paro...

Kvankam Belgio estas konstitucia monarĥio kie la reĝo ne povas publike esprimi sian opinion, Baudouin havis certan influon sur la registaroj, kiuj sinsekvis dum liaj 42 jaroj da reĝado. Se li ĉiam defendas la unuecon de Belgio, li tamen ne povas malebligi la kreadon de lingvolimo, de tri komunumoj kaj de tri regionoj. Estas ankaŭ dum lia reĝado, ke de ŝtata reformo en ŝtata reformo, Belgio fine fariĝas federacia ŝtato.

En 1955, korege akceptita de indiĝenaj popoloj, Baudouin faras triumfan turneon en Kongo, vizitante ĉiujn partojn de tiu belga kolonio, kie jam estas akraj ekvoloj pri aŭtonomeco. En 1959, kvar jarojn post tiu vojaĝo kiu alportas nenian fundamentan ŝanĝon en la belgo-konga politiko, li anoncas la intencon de la registaro por doni sendependecon al Kongo. Je la 30a de Junio 1960, la monarĥo ĉeestas la transdono de la potencoj en Léopoldville kaj eldiras paroladon, kiu estas internacie konsiderata kiel ignorante la koloniajn kruelaĵojn kaj glorante la belgan kolonian ellaboraĵon.

En 1976, dum la festoj de la 25a datreveno de sia reĝado, Baudouin esprimas la deziron krei la Fondation Roi-Baudouin, fonduso por helpi al la plibonigado de la vivkondiĉoj de la loĝantaro en diversaj projektoj.

En 1990 Baudouin rifuzas, pro religiaj kialoj, aprobi leĝon pri malstriktigo de la malpermeso de abortigo. Tial, la belga registaro deklaras la reĝon nekapabla regi kaj transprenas liajn funkciojn laŭ la konstitucio, kio permesas al la ministroj konfirmi la leĝon je la 3a de Aprilo 1990. Du tagojn posten, je la 5a de Aprilo 1990, ĝi deklaras la reĝon denove kapabla regi.

Definitive sen infano, la reĝo Baudouin tiam multe investas sin en la edukado de sia nevo, la princo Philippe, kiun li konsideras kiel lian posteulon, kvankam la normala heredanto de la trono estas lia propra frato Albert.

En 1991, suferante pro prolapso de la mitrala valvo, Baudouin estas operaciita de la koro ĉe la Hôpital Broussais en Paris. Du jarojn posten, je la 31a de Julio 1993, li mortas pro koratako dum someraj ferioj ĉe la Villa Astrida de Motril en Hispanio. Dum la nokto inter la 1a kaj la 2a de Aŭgusto 1993, la korpo de la reĝo rehejmiĝas per aviadilo ĝis la Palais Royal en Bruxelles, kie la aŭtoritatoj kaj la loĝantaro povas doni lastan omaĝon al li. La funebra ceremonio okazas je la 7a de Aŭgusto 1993 ĉe la Cathédrale Saints-Michel-et-Gudule en Bruxelles. Poste, dua diservo okazas por la familio ĉe lʼÉglise Notre-Dame de Laeken, kie li estas entombigita en la reĝa kripto.