Belga ŝiplifto, situanta en Wallonie, provinco Hainaut.
• Plennomo: Ascenseur n°4 Canal du Centre.
• Prononco: [asɑ̃ʼsœ:r nymeʼroʼkatr kaʼnal ʼdy ʼsɑ̃tr].
LʼAscenseur n°4 Canal du Centre situas en urbo Thieu. En 1917, fine de la Unua Mondmilito, tiu kvara kaj lasta sekcio de la kanalo estas ekipita de hidraŭlika ŝiplifto. Ekde 1998 ĝi estas ankaŭ parto de la Monda Heredaĵo-Listo de UNESCO.