ROCHUS Christophe

Belga tenisisto el franclingva esprimo (Namur 1978).
• Parencaro: Olivier ROCHUS (frato).
• Plennomo: Christophe ROCHUS.
• Prononco: [krisʼtɔf rɔʼkys].


Christophe ROCHUS vizitas la tenis-studan sekcion ĉe lʼAthénée Royal Marguerite BERVOETS kaj la Centre AFT en Mons. Poste, li sekvas profesian karieron en unuopa ludo kaj en duopa ludo, de 1996 ĝis 2010. Ankaŭ li partoprenas en la belga teamo por la Davis Cup de 1999 ĝis 2010.

Tamen, Christophe ROCHUS ne gajnas titolon en unuopa ludo, sed li gajnas en duopa ludo kun la franca Julien BOUTTER dum la Chennai Open en 2000. Plie li gajnas kvin turnirojn Challengers en Poznań (2000), Venezia (2001), Luxembourg (2005), Saint-Brieuc kaj Zagreb (2008). Lia plej bona monda rango estas 38a en 2006.