Belgo-franca instruistino, monaĥino kaj verkistino (Bruxelles 1908 – Callian {FR} 2008).
• Plennomo: Madeleine CINQUIN (civile), Soeur Emmanuelle (religie).
• Prononco: [madǝʼlɛ:n sɛ̃ʼkɛ̃ , ʼsœr ɛmanyʼɛ:l].
Ankaŭ nomita “petite soeur des chiffonniers”, “petite soeur des pauvres” aŭ “la chiffonnière du Caire”, Soeur Emmanuelle estas konata por siaj karitativaj laboroj en Egiptio. Origine, filino de franca patro kaj de belga patrino, ŝi havas ambaŭ naciecoj. En 1991, la prezidanto Hosni MOUBARAK donas al ŝi la egiptan naciecon, en dankado por ŝia laboro en Al-Qāhira.
Madeleine CINQUIN vivas en bonhava familio, kies tri infanoj riĉiĝas pro la komerco de subvestaĵoj. Ŝi pasigas sian junecon inter Paris, London kaj Bruxelles. En 1914, je ses jara, ŝi vidas sian patron droniĝi en la maro ĉe Oostende, kio profunde trafas ŝin kaj alproksimigas ŝin al Dio.
Kelkajn jarojn posten, Madeleine CINQUIN deziras iri al lʼUniversité Catholique de Louvain, sed sia patrino ne konsentas. Je la 6a de Majo 1929, ŝi fine eniras ĉe la Congrégation de Notre-Dame de Sion, dediĉita al la konvertiĝo de judoj al kristanismo. Je la 10a de Majo 1931, post studadoj pri filozofiaj kaj religiaj sciencoj, ŝi prononcas siajn votojn kaj elektas la nomon Soeur Emmanuelle, kio signifas “Dio kun ni” en hebrealingvo.
Kiel diligenta instruistino, la kariero de Soeur Emmanuelle komencas en İstanbul, ĉe lernejo por knabinoj en malriĉa kvartalo de la urbo. Poste ŝi instruas literaturon ĉe la Lycée Notre Dame de Sion. De 1954 ĝis 1959, ŝi instruas dum kvin jaroj en Tunizio, kie ŝi zorgas pri knabinoj de enmigrintaj Francanoj. En 1959, post la ricevo de licencio pri beletro ĉe lʼUniversité de la Sorbonne en Paris, ŝi denove instruas en İstanbul dum mallonga tempo. De 1964 ĝis 1971 ŝi estas sendita al Egiptio por instrui ĉe la Collège de Sion en Alexandrie.
En 1971, je la aĝo de emeritiĝo, Soeur Emmanuelle decidas dividi la vivon de la plej malriĉuloj kaj, kun la permeso de sia kongregacio, ŝi transloĝiĝas ĉe la ĉifonuloj de Ezbet El-Nakhl, unu el la plej malprovizitaj ladurboj de Al-Qāhira. Kunlaborante kun pluraj lokaj eklezioj, ŝi sukcesas establigi komunumon, kiu helpas plibonigi la vivkondiĉojn de la loĝantaro. Post kelkaj jaroj, dispensarioj, lernejoj kaj infanejoj estas konstruitaj.
En 1976 Soeur Emmanuelle renkontas Soeur Sarah, juna kaj vigla estrino de kopta monaĥinejo Filles de Marie ĉe Beni Souef, kiu kuniĝas kun ŝi por fariĝi la animo de la komunumo. Tial ŝi povas trairi la mondon – kies vojaĝo en Usono dum 1978 – por rikolti monon dankʼal siaj talento de parolanto kaj varma personeco. En 1982 ŝi zorgas pri la ĉifonuloj ĉe Mokattam. En 1985, ŝi iras al la ladurbon Meadi Tora kaj al Khartoum en Sudano, por krei dispensariojn, farmbienojn, hejmojn kaj lernejojn. En 1989, ŝi publikigas sian unuan libron «Chiffonnière avec les chiffonniers», en kiu ŝi rakontas sian senĉesan batalon.
En 1993, laŭ peto de sia kongregacio, Soeur Emmanuelle fine forlasas Egiptio kaj rehejmiĝas al sia komunumo en Francio. Tie ŝi daŭre batalas por pli da solidareco kaj prelegas por interesigi la publikon pri engaĝiĝo. De tempo al tempo ŝi eĉ renkontiĝas kun junuloj en gimnazioj kaj lernejoj. Ankaŭ ŝi okupiĝas pri la asocio Les Amis de Paola en Fréjus, kiu helpas senhejmulojn. Intertempe, ŝi verkas librojn, kiel «Une vie avec les pauvres» (1991), «Yalla, en avant les jeunes» (1999) kaj «Les Mots du Rosaire» (2001).
Inter la premioj, Soeur Emmanuelle ricevas la rangon de Commandeur de la Légion dʼHonneur (2002) de Jacques CHIRAC, la krucon de Grand Officier de lʼOrdre de la Couronne (2005) de la reĝo Albert II kaj la rangon de Grand Officier de la Légion dʼHonneur (2008) de Nicolas SARKOZY.
En 2008, malgraŭ sia aĝo, ŝi skribas librojn, kiel «Une année avec Soeur Emmanuelle», «365 Méditations de Soeur Emmanuelle» kaj «Les Confessions dʼune religieuse». Plie de sia karitata laboro, ŝi estas konata por siaj malortodoksaj opinioj, inkluzive la uzon de kontraŭkoncipilo kaj la edziĝo de pastroj. Bedaŭrinde, Soeur Emmanuelle mortas en sia dormo pro naturaj kaŭzoj je 99 jara, malpli ol kvar semajnoj antaŭ sia 100a naskotago...