Belga preĝejo, situanta en Vlaanderen, provinco West Vlaanderen.
• Plennomo: Onze Lieve Vrouw ter Duinen Kerk.
• Prononco: [ʼɔnzǝ ʼli:vǝ ʼvrɔw ʼtǝr ʼdœjnǝn ʼkɛrk].
• Adreso: Kerkplein, 8670 Koksijde.
La Onze Lieve Vrouw ter Duinen Kerk en Koksijde estis konstruita inter 1958 kaj 1965. Tiu impona konstruaĵo, kiu havas formon de duno, estas verko de la arkitekto Jozef LANTSOGHT el Brugge. Ekde 2005 la preĝejo estas protektita monumento.