PICARD Marie

Belga flegistino (Bruxelles 1872 – Fastnet Rock {IE} 1915).
• Parencaro: Antoine DEPAGE (edzo).
• Plennomo: Marie PICARD.
• Prononco: [ʼmari: piʼkɑr].


Naskiĝinta en familio de la belga burĝeco, Marie PICARD – ankaŭ ofte nomata Marie DEPAGE – edziniĝas je la 8a de Aŭgusto 1893 kun la kuracisto Antoine DEPAGE, kaj kun kiu ŝi rapide havas tri filojn: Pierre, Lucien kaj Henri.

Talenta por la desegnado kaj la pentrado, Marie PICARD studas kun sia edzo la homan anatomion. Cetere, tiuj studadoj permesas al ŝi realigi la kolorajn desegnaĵojn, kiuj ilustras la ĥirurgiajn kursojn de sia edzo. Plie ŝi estas ĉiam preta por helpi sian edzon: ŝi prenas la administran kaj financan direktorecon de lʼÉcole Belge dʼInfirmières Diplômées (1907), ŝi estras teamon de anstataŭantaj flegistinoj dum striko de la monaĥinoj ĉe lʼHôpital Saint Jean en Bruxelles (1910), ŝi certigas la publikajn rilatojn de la belga branĉo de skoltismo (1912), ŝi iras al Turkio por aranĝi belgajn ambulancojn en la malsanulejoj en Tach Kicha kaj en Constantinople dum la Unua Balkana Milito (1912), ŝi transformas la Grand Hôtel de lʼOcéan ĉe De Panne en milithospitalo kaj establas moveblajn ĥirurgiajn unuojn plej proksime de la tranĉeoj sur la IJzer (1914).

En 1915, ŝi restadas en Usono dum tri monatoj, por kolekti monon por la Grand Hôtel de lʼOcéan. Post du monatoj, kiam ŝi ekscias ke siaj plej grandaj filoj Pierre kaj Lucien estas sur la fronto, ŝi decidas reveni en libera Belgio. Bedaŭrinde, ŝi ne alvenas viva hejme, ĉar survoje la kurierŝipo Lusitania estas torpedita de germana submarŝipo. Kun la helpo de la kuracisto James HOUGHTON, ŝi kvietigas kaj helpas la pasaĝerojn enbarkiĝi en la savboatoj. Marie PICARD ankaŭ kuracas la manojn de pluraj maristoj kaj de la angla boksisto Matt FREEMAN. Kiam la akvo estas sur la supra ferdeko, la kuracisto James HOUGHTON kaj ŝi saltas en la akvon, sed ŝi implikas siajn piedojn en ŝnurojn kaj dronas...