Nationaal Wielermuseum

Belga muzeo, situanta en Vlaanderen, provinco West Vlaanderen.
• Plennomo: Nationaal Wielermuseum.
• Prononco: [ʼnasjɔnɑ:l ʼwi:lǝr,myzeɔm].
• Adreso: Polenplein 15, 8800 Roeselare.


La Nationaal Wielermuseum situas en la urbo Roeselare. La muzeo proponas historian superrigardon pri bicikloj de la desegnaĵoj de Leonardo DA VINCI ĝis la moderna biciklo. Ankaŭ infanaj kaj profesiaj bicikloj estas reprezentitaj.