Saint-Nicolas

Belga festo el eŭropa origino.
• Plennomo: Saint-Nicolas.
• Prononco: [ʼsɛ̃ - nikɔʼla].
• Traduko: Sinterklaas en nederlandlingvo.


La Saint-Nicolas estas unu el la precipaj festoj, dediĉita al la infanoj kun disdono de donacoj aŭ dolĉaĵoj, kiu okazas je la 6a de Decembro kaj kiu estas inspirita de reala persono Nicolas de Myre.

En Belgio la Saint-Nicolas okazas en la tri komunumoj kun kelkaj variaĵoj. Ĉe la franclingvanoj li rajdas magian azenon. Kaj li estas kelkfoje akompanata de Père Fouettard, vestita en nigra mantelo kaj dikaj botoj kun sako kaj vipo, kiu minacas frapi la malsaĝajn infanojn.

Fine Saint-Nicolas vizitas la domojn dum la nokto inter la 5a kaj la 6a de Decembro, por delasi donacojn kaj dolĉaĵojn (kies ĉokoladoj, niknakoj kaj spekulosoj) en la ŝuoj de la saĝaj infanoj. Tradicie, antaŭ la kameno, la infanoj delasas bovlon kun akvo aŭ lakto kaj karoto por la azeno kaj trinkaĵon por la sanktulo. Poste la ĉambro estas ŝlosita por montri al la infanoj ke li bone eniras per la kamentubo!