kramiko

Belga kukpano el flandra origino.
Vorto en uzo en la tuta Belgio.
• Etimologio: de la flandra vorto krentenmik, kiu signifas “sekvinberpeco”.
• Traduko: cramique en franclingvo kaj kramiek en nederlandlingvo.

La kramiko estas belga kukpano kun sekvinberoj. Origine, ĝia recepto estas konata en la tri belgaj regionoj: Flandrio, Valonio kaj Bruselo. Ĝi estas kutime gustumita dum matenmanĝo kaj manĝeto, kun butero kaj/aŭ konfitaĵo.