LAMBRECHTS Roger

Belga arkeologo kaj instruisto (Etterbeek 1927 – Bruxelles 2005).
• Plennomo: Roger LAMBRECHTS.
• Prononco: [rɔʼʒe ʼlambrɛɣts].

Unue, Roger LAMBRECHTS studas klasikan arkeologion, klasikan filologion kaj arthistorion. Poste li ricevas licencion pri klasika filologio kaj doktorecon pri etruskologio ĉe lʼUniversité Catholique de Louvain. Li estas ankaŭ membro de lʼAcadémie Royale des Sciences, des Lettres et des Beaux-Arts de Belgique.

Instruisto ĉe mezlernejo de 1950 ĝis 1960, Roger LAMBRECHTS tiam eniras lʼUniversité Catholique de Louvain, en fakultato de klasika filologio. En 1965 li ankaŭ instruas arkeologion kaj arthistorion. De 1971 ĝis sia emeritiĝo en 1992 li nur instruas tiujn du lastajn kursojn.

En 1978, Roger LAMBRECHTS ricevas la permesateston por ekspluati la arkeologian situon Artena, kies la esplorfosado permesas eltrovi la fundamentojn kaj subkonstruojn de kelkaj urbaj loĝejoj el la IVa kaj IIIa Jarcentoj antaŭ Kristo.

Roger LAMBRECHTS fariĝas, kun la tempo, unu el la precipaj fakuloj pri etruskaj speguloj. Cetere, li publikigas du libretojn de la Corpus Speculorum Etruscorum, internacia referenca projekto. En 2000, kun la helpo de la Etruscan Foundation el Usono, li kunfaras en Louvain komputilan datumbazon, kiu centralizas la eldonitan materialon de la supre nomitaj libretoj.