ALECHINSKY Pierre

Belga pentristo kaj gravuristo (Schaerbeek 1927).
• Plennomo: Pierre ALECHINSKY.
• Prononco: [ʼpjɛ:r aleʃɛ̃sʼki].


Lia patro estas rusa judo kaj lia patrino estas el valona origino. En la jaroj 1930, Pierre ALECHINSKY studas ĉe lʼÉcole DECROLY en Bruxelles, kie li estas modera studento. Tie oni devigas la junulon skribi kun sia dekstra mano, eĉ se la edukistoj permesas lin uzi sian maldekstran manon por la malpli gravaj taskoj kiel la desegno.

De 1944 ĝis 1948 Pierre ALECHINSKY studas la ilustradon de libroj, la tipografion, la presajn teknikojn kaj la fotografion ĉe lʼÉcole Nationale Supérieure dʼArchitecture et des Arts visuels de La Cambre en Bruxelles. Dum tiu periodo, li malkovras la verkon de Jean DUBUFFET, Henri MICHAUX kaj la superrealistoj. Intertempe, li koniĝas kun la artkritikisto Jacques PUTMAN, kiu dediĉos multnombrajn skribojn al lia laboro. Li komencas pentri en 1947 kaj partoprenas en la grupo Jeune Peinture Belge, kun Jan COX, Marc MENDELSON kaj Louis VAN LINT

Rapide Pierre ALECHINSKY fariĝas unu el la ĉefaj agantoj de la belga artmondo post la Dua Mondmilito. Li fondas kun Michel OLYFF kaj Olivier STREBELLE komunuman domon Ateliers du Marais. Konatiĝinte kun la poeto Christian DOTREMONT, unu el la fondintoj de la grupo CoBrA, li aliĝas en 1949 al tiu movado pri arta avangardo, kun Karel APPEL, Constant, Asger JORN kaj Jan NIEUWENHUYS. Tuj li partoprenas en la Unua Internacia Ekspozicio de CoBrA ĉe la Stedelijk Museum en Amsterdam. Poste, li organizas la Dua Internacia Ekspozicio de CoBrA ĉe la Palais des Beaux-Arts de Bruxelles (1951), kaj kontribuas al la realigado de la revuo «CoBrA».

Post la malfondo de la grupo CoBrA, Pierre ALECHINSKY transloĝiĝas al Paris, kie li koniĝas kun la superrealistoj. Ankaŭ li kompletigas sian edukadon kiel gravuristo kaj lernas novajn teknikojn en lʼAtelier 17, direktita de Stanley HAYTER. Ekde 1952, li amikiĝas kun Victor BRAUNER, Alberto GIACOMETTI, Bram VAN VELDE, kaj regule korespondas kun la japana kaligrafiisto Shiryu MORITA el Kyōto.

En 1954, li renkontas la ĉinan pentriston Walasse TING, kiu havas grandan influon en la evoluado de lia verko. Samjare Pierre ALECHINSKY prezentas sian unuan propran ekspozicion ĉe la Galerie Nina DAUSSET en Paris. Alia granda ekspozicio estas organizita en 1955 ĉe la Palais des Beaux-Arts de Bruxelles. En 1958 la Institute of Contemporary Arts en London gastigas liajn verkojn. En 1960, dum la XXXa Biennale di Venezia, li ekspozicias en la belga pavilono.

Iom post iom li forlasas la olean pentraĵon por pli flekseblaj kaj pli rapidaj materialoj, kiel la inko, kiu permesas fluidan kaj senteman stilon. Amatoro pri orienta kaligrafio, kies la spontaneco tentas lin, Pierre ALECHINSKY faras plurajn vojaĝojn al la Fora Oriento. Plie, li realigas en Kyōto «Calligraphie japonaise» (1958), dokumentan filmon pri tiu tradicia arto el Japanio.

Ekde la jaroj 1960, kun la subteno de la Galerie de France, li vojaĝas al New York. Tie, en 1965, li malkovras novan teknikon, kiu estas akrilfarbo, dankʼal iniciado de Walasse TING. Samjare, Pierre ALECHINSKY realigas sian plej faman verkon «Central Park», kun kiu li inaŭguras la pentrarton “kun marĝenaj rimarkoj”, inspirita de la bildrakonto, kie la centra bildo estas ĉirkaŭita de serio da vinjetoj por kompletigi la senco de la pentraĵo.

Inter la plej famaj verkoj de Pierre ALECHINSKY, oni povas citi: «Coupe sombre» (1968), «Loup» (1970), «Action privilégiée» (1976), «Al alimón» (1980-1983) kaj «Album et bleu» (1985).

Dume, ekde jaro 1983, li fariĝas profesoro pri pentrarto ĉe lʼÉcole Nationale Supérieure des Beaux-Arts en Paris. En 1994 li ricevas la titolon de Doktoreco pro Honoro de la Université Libre de Bruxelles. En 1992, Pierre ALECHINSKY ornamas la aliran rotondon de lʼHôtel de Lassay ĉe lʼAssemblée Nationale en Paris. Plie, ekspozicioj kun liaj verkoj estas organizitaj ĉe la La Galerie Nationale du Jeu de Paume (1998) kaj ĉe la Centre National dʼArt et de Culture Georges POMPIDOU (2004) en Paris. En aprilo 2006, li estas premiita de la titolo de Chevalier de la Légion dʼHonneur en Francio.

De decembro 2007 ĝis marto 2008, okaze de la 80a naskotago de Pierre ALECHINSKY, la Musées Royaux des Beaux-Arts de Belgique en Bruxelles prezentas retrospektan ekspozicion de lia tuta kariero, dum kiu la artisto deklaras, ke “la aktuala arto estas afero de rilato”...

Internacie verkoj de Pierre ALECHINSKY estas videblaj en la kolektoj de la Museum Ludwig en Köln, la Museum of Art en Fort Lauderdale, la Museum of Modern Art en New York, la Tate en London kaj la Walker Art Center en Minneapolis.