SAINTENOY Paul

Belga arkitekto, historiisto kaj instruisto (Ixelles 1862 - 1952).
• Parencaro: Jean-Pierre CLUYSENAAR (avo), Gustave SAINTENOY (patro).
• Plennomo: Paul SAINTENOY.
• Prononco: [ʼpɔl sɛ̃t(ǝ)ʼnwa].


Unue, Paul SAINTENOY komencas studadojn pri arkitekturo ĉe la Koninklijke Academie voor Schone Kunsten van Antwerpen en 1881, kie li sekvas la esploradojn de Joseph SCHADDE. Poste, li revenas hejmen por kompletigi sian edukadon en Bruxelles, kun Paul HANKAR kaj Victor HORTA. Komence de sia kariero, li estas forte influata de la stilo Art Nouveau, sed ankaŭ de la franca arkitekto Eugène VIOLLET-LE-DUC.

Fine de la jaroj 1890 Paul SAINTENOY realigas lʼHôtel Baron LUNDEN (1898) kaj la Pharmacie Charles DELACRE (1898) en Bruxelles. Kunlabore kun la arkitektoj Charles SARRAZIN kaj Henri SAUVAGE, li konstruas la Maison Léon LOSSEAU en Mons, riĉigita kun internaj ornamaĵoj de Émile GALLÉ. Post 1904 li turnas sin al pli klasika stilo.

Sed la plej admirata kaj la plej konata verko de Paul SAINTENOY estas sendube la fama magazeno Old England (1898-1899), kiu estas la plej tipa konstruaĵo de la stilo Art Nouveau en Bruxelles, kun 6 etaĝoj – en forĝita fero kaj vitro – aranĝitaj en liniaj kurboj de granda beleco.

Interesita pri arkeologio li okupas dum certa tempo la postenon de ĝenerala sekretario ĉe la Société Royale d’Archéologie de Bruxelles. En 1910, Paul SAINTENOY komencas karieron ĉe l’Académie Royale des Beaux-Arts de Bruxelles, kiel instruisto pri historio de la arkitekturo. Je la fino de la Unua Mondmilito, li ankaŭ estas membro de la Commission Royale des Monuments et des Sites, kie li ludas gravan rolon en la rekonstruo de la postmilita Belgio.

Fine, Paul SAINTENOY estas membro kaj prezidanto de l’Académie Royale des Arts, Sciences et Lettres de Belgique, membro de la Société Centrale d’Architecture de Belgique kaj membro de la Institut de France.