Nieuw Gerechtsgebouw Hasselt

Belga konstruaĵo, situanta en Vlaanderen, provinco Limburg.
• Plennomo: Nieuw Gerechtsgebouw Hasselt.
• Prononco: [ʼnjyw ʼɣǝrɛɣts,ɣǝbow *ʼasǝlt].
• Adreso: parklaan 25, 3500 Hasselt.


La Nieuw Gerechtsgebouw Hasselt estas konstruita inter 2008 kaj 2011. La arkitektgrupo Twins unue desegnas multfunkciajn oficejojn, sed pro uzo kiel Palaco de Justeco, ilia konceptado estas iom modifita. Tamen la moderna formo de la konstruaĵo rilatas al la avelarbo sur la urba blazono...