SAINTENOY Gustave

Belga arkitekto (Bruxelles 1832 - Schaerbeek 1892).
• Parencaro: Jean-Pierre CLUYSENAAR (bopatro), Paul SAINTENOY (filo).
• Plennomo: Gustave (Jean) (Jacques) SAINTENOY.
• Prononco: [ʼgystɑv (ʼʒɑ̃) (ʼʒɑ:k) sɛ̃t(ǝ)ʼnwa].

Komence, Gustave SAINTENOY estas tre june edukita ĉe l’Académie Royale des Beaux-Arts de Bruxelles, kie li ricevas la premion pri arkitektura komponaĵo en 1852. Poste, li eniras en la laborejo de Félix JANLET, kie li konatiĝas kun Henri BEYAERT. En 1855, li konstruas la Gare du Luxembourg en la kvartalo Léopold de Bruxelles, lia ĉefa verko.

Arkitekto el la franca stilo de la Dua Imperio, Gustave SAINTENOY neniam forlasas sian klasikan edukadon, malgraŭ la influo de la Eklektismo. En siaj verkoj, li kombinas simplecon, regulecon kaj simetrion de la formoj kun prefero por la peza ornamaranĝo. Plie li havas kiel kunlaborantoj Jean-Pierre CLUYSENAAR, kies filinon Adèle li edziĝas, kaj lia filo Paul SAINTENOY...

Fine, Gustave SAINTENOY realigas konatajn konstruaĵojn, kiel la Palais des Comtes de Flandre (1866-1890) en Bruxelles, la Koninklijke Stadsschouwburg (1867-1869) en Brugge, la Cité du Travail (1870) en Bruxelles, la Magasin du Dôme des Halles (1872) en Bruxelles kaj la Château des Amérois (1874-1877) en Bouillon.