Berger Belge Laekenois

Belga hundo el brusela origino.
• Plennomo: Berger Belge Laekenois.
• Prononco: [bɛrʼʒe ʼbɛlʒ ʼlɑ:kǝn,wa].


La Berger Belge Laekenois estas raso de hundo rekonita en Belgio dum 1897. Bedaŭrinde, ĉi tiu hundo estas konsiderita kiel la plej malofta el la hundoj por ŝafpaŝtistoj, ĉar ĝi ankoraŭ ne estas vaste konata ekster ĝia denaska lando. Ĝia deveno situas en Boom, proksime de Antwerpen.

La Berger Belge Laekenois havas potencan kaj rustikan – sed tamen elegantan – silueton. Ĝia kranio estas relative larĝa kun suprestarantaj oreloj en formo de triangulo. Ĝia muzelo estas nigra ĝis la okuloj. Ĝia baza felkoloro estas flavbruna kun nigraj pintoj, kvazaŭ ili estis kovritaj de fulgo, el raspa kaj seka aspekto. Plie, oni temas pri granda hundo, kun postkola alto de 60 ĝis 66 cm por pezo de 25 ĝis 30 kg (ĉe virseksaj bestoj) kaj kun postkola alto de 56 ĝis 62 cm por pezo de 20 ĝis 25 kg (ĉe inseksaj bestoj).

Komence ĝi estas taŭga hundo por bovpaŝtistoj kaj ŝafpaŝtistoj. Aktuale ĝi estas ŝatata por la defendo kaj la gardo. Ofte atenta kaj tre vigla, la Berger Belge Laekenois estas kiel ĉiuj hundoj, besto kiu bezonas aktivecon kaj spacon.