CAMBRESIER Jean

Belga pentristo el franclingva esprimo (Lixhe 1856 – Liège 1928).
• Parencaro: Joseph CAMBRESIER (frato).
• Plennomo: (Marie) Jean (Guillaume) CAMBRESIER.
• Prononco: [(ʼmari:) ʼʒɑ̃ (giʼjo:m) kɑ̃brǝʼzje].

De sia juneco, oni nenion scias, escepte ke Jean CAMBRESIER estas la sepa en familio de dek infanoj. En 1870, li laboras por Désiré LAROCK, en ateliero de ornamo sur porcelano. La servico “Nicolas DEFRÊCHEUX” certe estas unu el liaj unuaj verkoj dum tiu periodo.

Kiam Désiré LAROCK transloĝiĝas en Namur dum 1885, sia ateliero estas cedita al du el siaj kunlaborantoj: Jean CAMBRESIER kaj la ceramisto Georges ANSIAUX, kion permesas daŭrigi la realigadon de porcelanaj servicoj kaj de grandaj paneloj kun ceramikaj pavimeroj pentritaj.

Sed Jean CAMBRESIER ne nur laboras en metia registro. Ĉar, de 1881 ĝis 1886, li estas respondeca kun tri aliaj artistoj pri la ilustrado de la monografio de la botanikisto Édouard MORREN. Tiel 536 akvareloj pri bromeliacoj estas listigitaj.

Plie, li estas ano de la grupo «Les Cinq», kun Louis BAUËS, Edgard DʼHONT, François MARÉCHAL kaj Alphonse MATAIVE. Kune, ili partoprenas en du ekspozicioj, kiuj okazas en la salono de la Société Libre d’Émulation en 1889 kaj 1890. Sed Jean CAMBRESIER estas ankaŭ membro de la Cercle des Beaux-Arts de Liège, kie li regule ekspozicias inter 1894 kaj 1908.

Jean CAMBRESIER estas la aŭtoro de kelkaj desegnaĵoj, gravuraĵoj kaj pentraĵoj. Preskaŭ 130 akvareloj estas realigitaj de lia mano. Liaj preferataj temoj estas kamparaj pejzaĝoj kaj personoj, kiujn oni renkontas en la stratoj de Liège, fine de la XIXa kaj komence de la XXa Jarcento.

La Unua Mondmilito ne malhelpas la laboron de la artisto. Dum kvar jaroj, Jean CAMBRESIER ornamas kun patriotismaj enhavoj subtasojn, tasojn, kaj telerojn, kiuj estas diskrete vendataj en la butikoj de la urbo Liège. De tiu maltrankviliga periodo ankoraŭ datiĝas «La place de l’Université», panelo kun ceramikaj pavimeroj, kiu alportas informojn pri la nuna nomo de la Place du Vingt-Août. Fine la vido de L’Hôtel de Ville de Visé, proksime de la riverego Meuse, estas certe unu el la plej reprezentitaj tra lia verko.

Je la 3a de Januaro 1918, kelkajn monatojn antaŭ la armistico, lia edzino Isabelle Henriette CARDINAEL, kun kiu li edziĝas en oktobro 1881, mortas. Du monatojn posten, li edziĝas al lia dua edzino Marie-Louise ROBERT, vidvino de la ceramisto Georges ANSIAUX. Sed tamen Jean CAMBRESIER ne havas idaron.

Je la 5a de Julio 1921, Jean CAMBRESIER retiriĝas ĉe l’Hospice pour Vieillards de la Chartreuse, en la monaĥejo Les Petites Sœurs des Pauvres de Liège. Sed, ateliero tro mankas al li, tiam li transloĝiĝas al l’Asile de la Vieillesse. Tie li denove realigas akvarelojn kaj, pro la domaĝoj kaŭzitaj dum la inundoj de la 31a de Decembro 1925, li ekspozicias ses akvarelojn favore al la viktimoj.

Bedaŭrinde, Jean CAMBRESIER mortas je la 30a de Junio ​1928, ĉe la Hospices Civils de Liège. Lia morto estas deklarita tri tagojn posten de sia pli juna frato Joseph CAMBRESIER kaj de sia amiko Léopold SALDEN. Fine, li estas entombigita en la tombejo de Robermont, eĉ se lia tombo ne plu estas videbla nuntempe...