VERLANT Gilles

Belga ĵurnalisto kaj parolisto (Bruxelles 1957 – Paris {FR} 2013).
• Parencaro: VERLANT Louis (patro).
• Plennomo: Gilles VERLANT.
• Prononco: [ʼʒil vɛrʼlɑ̃].


Filo de la belga reĝisoro Louis VERLANT, li komencas sian karieron kun la muzika elsendo «Tempo», ĉe la franclingva televido RTBF en 1972. De 1978 ĝis 1981, Gilles VERLANT kreas «Folllies», televidaĵo pri rokmuziko. Intertempe li akiras sian licencion pri ĵurnalismo ĉe la Université Libre de Bruxelles en 1979. En 1981, li estras la diskeldonejon Scalp Records, kiu publikigas novan version de la kanzono «Dominique» de ĝia origina interpretistino Soeur Sourire. Plie, de 1981 ĝis 1982, li prezentas la programon «Ligne Rock».

Poste Gilles VERLANT aperas apud Antoine DE CAUNES en «Rapido» kaj «Nulle Part Ailleurs» ĉe Canal+, por kiu li ankaŭ realigas plurajn dokumentojn pri diversaj francaj kaj internaciaj artistoj. Inter la programoj, en kiuj li volonte partoprenas, oni povas citi «Rock Report» ĉe Antenne 2 (1986-1987) kaj «Jeu des dictionnaires» (dum la jaroj 1990) ĉe la RTBF. Dume li pruntas sian voĉon en anoncojn por Canal+ de 1991 ĝis 2001.

Specialisto pri bildrakonto kaj rokmuziko Gilles VERLANT estas granda amatoro pri radio. Inter 2001 kaj 2009, li prezentas elsendon «LʼOdyssée du rock» ĉe la radio OÜI FM, ankaŭ disponebla ĉe la retradio OÜI FM 3. Sub la pseŭdonimo DJ POP, li proponas ĉe France Bleu la kronikon «Génération 80», kiu rakontas la historion de kanzono el la jaroj 1980. En Belgio, oni povas aŭdi lin en la sama elsendo «Génération 80» ĉe VivaCité kaj en la elsendo «80ʼs» ĉe Classic 21. Fine de 2008 li realigas mallongajn raportojn pri muzikgrupoj en la televidaĵo «Taratata» sur France 2.

Aŭtoro de multnombraj libroj, Gilles VERLANT publikigas plurajn biografiojn pri gekantistoj, interalie kun «David BOWIE» (1981), «Daniel BALAVOINE» (1995), «GAINSBOURG au bout de la nuit» (1996), «Françoise HARDY» (2002), «GAINSBOURG» (2003), «Serge GAINSBOURG: Pensées, provocs et autres volutes» (2006). Li eĉ aperas en la filmo «GAINSBOURG, vie héroïque» en 2010. Kun Michel DRUCKER, li skribas antologion pri televido, titolita «Les 500 émissions mythiques de la télévision française» (2012).

Inter 2010 kaj 2013, Gilles VERLANT prezentas la ĉiutagan kronikon «La Scandaleuse Histoire du Rock» realigita de lʼAtelier de Création du Grand-Est en Strasbourg, kaj elsendita sur la 43 lokaj radiostacioj France Bleu kaj sur la nacia radiostacio Radio France.

Fine, Gilles VERLANT realigas kaj rakontas la vivon de malaperitaj personoj en la televidaĵo «Nous nous sommes tant aimés» sur France 3 ĝis lia tragika morto, pro falo en la ŝtuparo, lasante multnombrajn aŭskultantojn kaj telespektantojn orfaj de lia senkompara voĉo...