Nostalgie

elga radio el franclingva esprimo (1988).
• Plennomo: Nostalgie.
• Prononco: [nɔsʼtalʒi:].


Oni temas pri privata radiostacio kreita en urbo Namur de la gazetara grupo Vers LʼAvenir. Verdire, ĝia unua elsendo okazas en Bruxelles en 1987 sur la ondoj de Radio Microclimat. Sed la oficiala dato de la apero de Nostalgie en Belgio estas la 8a de Majo 1988.

Unu jaron poste en 1989 la franca kompanio Pro Public, kiu elsendas programojn en Belgio, forlasas la aferon kaj Nostalgie estas aĉetita de la grupo NRJ. Dum la somero 2005, ĝi estas la unua radiostacio, kiu alŝutas podkastojn sur ĝia retejo. Je la 30a de Aprilo 2008, okaze de sia 20a datreveno, ĝi ankaŭ organizas memorindan vesperfeston ĉe la Claridge kaj la Mirano Continental en Bruxelles.

En aŭgusto 2009, NRJ kaj Nostalgie kununuiĝas iliajn studiojn sub la sama tegmento, kio permesas plibonigi la kunlaboradon inter la diversaj servoj kaj konservi tamen certan aŭtonomecon kaj sendependecon inter la du radiostacioj...