MARISSIAUX Gustave

Belga fotografisto (Marles-sur-Canche {FR} 1872 – Cagnes-sur-Mer {FR} 1929).
• Plennomo: Gustave MARISSIAUX.
• Prononco: [ʼgystɑv mariʼsjo].


Gustave MARISSIAUX, kiu naskiĝas en Marles-sur-Canche, transloĝiĝas al Liège en 1890. Li estas piktorialista fotografisto, kiu realigas okulfrapajn reportaĵojn komence de la XXa Jarcento, en la karbominejoj de Wallonie. Liaj simbolistaj tonoj estas ankaŭ esprimitaj en pejzaĝoj meze de nebulo, en sobraj vizaĝoj kaj en koloraj nudoj.

Plie Gustave MARISSIAUX estas kunfondinto kaj membro de lʼAssociation Belge de la Photographie kaj de la Société Française de Photographie. Li ricevas premiojn dum internaciaj ekspozicioj en Roubaix (1899) kaj en Torino (1903). Famecon li atingas per serio da fotoj pri vojaĝo en Italio (en regionoj Venezia, Toscana, Umbria) dum 1905.

La verko de Gustave MARISSIAUX etendiĝas de 1895 ĝis 1918. Parto de liaj fotoj estas publikigitaj en 1908 sub la titolo «Visions d’Artistes». Kune kun Léonard MISONNE li estas konsiderata kiel la plej grava artfotografisto el Belgio de lia tempo.