MC CORMICK Leonil

Belga aktoro, kantisto kaj surscenigisto (Chicago {US} 1948).
• Plennomo: Leonil MC CORMICK.
• Prononco: [leɔʼnil ʼmak kɔrʼmik].



Naskiĝita en Chicago, kie li travivas la sep unuajn jarojn de sia vivo, Leonil MC CORMICK havas belgan patrinon kaj usonan patron. (Ĉi tiu lasta partoprenas en la T-Tago de Normandio ĉe Omaha Beach je la 6a de Junio 1944. Komence de la samjara aŭtuno, li iom restadas ĉe la aerbazo en Florennes, kie li enamiĝas por la filino de farmisto. Unu jaron posten ŝi transloĝiĝas en Usono.) Tamen en 1954, pro certa nostalgio, la familio revenas en Belgio...

Unue, de 8 ĝis 14 jaraĝo, li kantas kun la franca ĥoralo de la Petits Chanteurs à la Croix de Bois. Intertempe, je 17 jara, li komencas kiel kantisto aŭskultante Joan BAEZ, Donovan kaj Bob DYLAN. Post kursoj ĉe l’Institut Saint Joseph en Florennes, Leonil MC CORMICK studas ĉe l’Institut National des Arts du Spectacle et de la Scène en Bruxelles, kie li ricevas la plej altan distingon kiel aktoro en 1972.

De tiam Leonil MC CORMICK komencas karieron ĉe la Théâtre Royal des Galeries, la Théâtre Royal du Parc, la Rideau de Bruxelles, l’Atelier Théâtre Jean VILAR en Louvain-la-Neuve, la Festival Royal de Théâtre de Spa, la abatejo en Villers-la-Ville, ktp. Li kunlaboras kun Suzanne COLIN, Bernard DʼOULTREMONT, Jean-Claude FRISON, Christiane LENAIN, Jacques LIPPE, Serge MICHEL kaj Patrick RIDREMONT. Li ludas la personojn de Petit Français en «Le Mariage de Mademoiselle BEULEMANS», de Arnolphe en «L’École de femmes», de Sganarelle en «Don Juan», de Napoléon en «Napoléon, seul à Waterloo, seul à Sainte Hélène», interalie.

En 1988, li kreas la Théâtre de la Valette en Ittre, kampara vilaĝo en Brabant Wallon. La nova ideo, proponi al la spektantaro unikan distron kun gastronomio kulturo kaj turismo, for de la tumulto de la ĉefurbo. Tie oni ludas «Napoléon, seul à Waterloo, seul à Sainte Hélène» de Paul EMOND, «Bon Dernier» de Pierre GUYAUT-GENON, «Tchao les anges!» de Jean-Pierre GALLET, «Dracula» de Michel WRIGHT, «Le Tour dʼÉcrou» de Jacques DE DECKER, «Donc, c’est une histoire d’amours!» de Leonil MC CORMICK kaj «Et puis... Bastogne!» en kunlaborado kun Jean-Pierre GALLET.

Rapide la Théâtre de la Valette atingas internacian famon. Konsekvence ĝi “vojaĝas” ĉe la Moulin de Daudet en Francio kaj ĉe la Théâtre Princesse Grace en Monako. En 2003, ankaŭ okazas turneo en Ameriko, en urboj kiel Caracas, Haïti, Santo Domingo; Atlanta, Chicago, Miami, Washington; Montréal kaj Ottawa kun la teatraĵo «Gustave et Alexandre» de Jean-François VIOT.