DE GAMOND Zoé

Belga feministino kaj pedagogino (Bruxelles 1806 – ? 1854).
• Parencaro: Isabelle GATTI DE GAMOND (filino).
• Plennomo: Zoé (Charlotte) DE GAMOND.
• Prononco: [zɔʼe (ʃarʼlɔt) ʼdǝ gaʼmõ].

Zoé DE GAMOND naskiĝas en liberala kaj riĉa familio. Dum sia junaĝo ŝi partoprenas en la filozofiaj kaj politikaj salonoj de sia patrino Isabelle-Angélique DE LADOS, kiu kondukas ŝin havi aktivan vivon en politiko, precipe post la revoluciaj eventoj de 1830. Plie ŝi fariĝas advokatino kaj profesorino...

Tiam, Zoé DE GAMOND aliĝas al la ideoj de la socialisto Charles FOURIER, aŭtoro de utopia doktrino bazita sur la egaleco de la homoj. Komence de la jaroj 1830, ŝi aktive subtenas la italajn kaj polajn politikajn ekzilitojn. Ŝi publikigas multnombrajn artikolojn en la «Recueil Encyclopédique Belge», en la itala revuo pri literaturo «LʼExilé» aŭ en «LʼArtiste», precipe kiel arta kaj literatura kritikistino. En tiu epoko ŝi renkontas la polan naciiston Jan CZYŃSKI, kun kiu ŝi havas longan kaj tumultan amikecon. Ŝi ankaŭ skribas pri feminismo meze de la jaroj 1830.

Je la 18a de Majo 1835 ŝi edziniĝas kun la itala artisto Jean-Baptiste GATTI. Fine de la jaroj 1830, la geedza paro forlasas Bruxelles kaj iras al Paris. Tie Zoé DE GAMOND skribas «FOURIER et son système», libro pri la filozofio de Charles FOURIER, kiu estas kvinfoje reeldonita kaj tradukita en angla lingvo. En Paris ŝi denove renkontas Jan CZYŃSKI, kun kiu ŝi skribas «Le Roi des Paysans» (1838), romano pri kampara emancipado. Ŝi eldonas, ĉiam kun Jan CZYŃSKI, la revuon «Le Nouveau Monde» inter 1839 kaj 1840.

En septembro 1841, kun la helpo de la riĉa anglano Arthur YOUNG, Zoé DE GAMOND aĉetas lʼAbbaye de Cîteaux, abatejo situanta en Saint-Nicolas-lès-Cîteaux. Ŝia celo estas establi falanstero en tiu loko. Sed, eĉ se tiu falanstero funkcias ĝis 1846, ĝi estas tamen financa katastrofo. Verdire, la falanstero estas kreita por gastigi 600 personojn, sed ĝi loĝigas nur 167 komence de 1843. Konsekvence, la geedza paro rehejmiĝas en Bruxelles, kie ili travivas relative malriĉan ekzistadon.

Kun la subteno de Charles ROGIER, ŝi estas nomumita inspektistino de la infanĝardena, unuagrada kaj normala lernejoj. Estas la unua fojo, ke virino okupas tiun postenon. Intertempe, ŝi publikigas plurajn manlibrojn pri la instruado, kaj libron pri la aziloj por frenezuloj. Ŝi estas la patrino de tri filinoj, kies Isabelle GATTI DE GAMOND, kun kiu ŝi ofte estas konfuzita. Zoé DE GAMOND mortas en 1854, je 48 jara, en certa anonimeco.