Pairi Daiza

Belga bestoĝardeno, situanta en Wallonie, provinco Hainaut.
• Plennomo: Pairi Daiza.
• Prononco: [peʼri dajʼza].
• Adreso: Domaine de Cambron 1, 7940 Cambron-Casteau.


Pairi Daiza situas sur la bieno de 55 hektaroj de eksa Abbaye de Cambron-Casteau ĉirkaŭita per muro longa de 3 kilometroj. Praktike, la parko estas dividita en diversaj partoj, kiuj reprezentas la kvin kontinentojn kun iliaj bestoj kaj loĝejoj. Ĉio estas belaspekte integrita en la pejzaĝo...