DELABY Philippe

Belga desegnisto (Tournai 1961 – Barry 2014).
• Plennomo: Philippe DELABY.
• Prononco: [fiʼlip dǝlaʼbi].


Unue, Philippe DELABY studas ĉe lʼÉcole des Beaux-Arts de Tournai, kie li akademie desegnas kaj pentras dankʼal lia intereso por la flandraj pentristoj. Poste li sekvas kursojn pri presarto kaj tipografio. Je 18 jara, lia logeco por la bildrakonto estas des pli forta, ke la sukceso en konkurso malfermas al li la pordojn de la eldonejo Le Lombard.

Do, li karieras en la bildrakonto kun ilustraĵoj por Le Journal de Tintin kaj Hello BD, antaŭ desegni mallongajn kaj pedagogiajn rakontojn skribitaj de Yves DUVAL. Kelkaj el tiuj rakontoj estas kolektitaj en albumoj: «Arthur au royaume de l’impossible», «L’Épée et la croix» kaj «Les Meilleurs Récits de Philippe DELABY». Kun la sukceso de la sagao «LʼÉtoile polaire», laŭ scenaro de Luc DELISSE, li imponas sian stilon kaj konfirmas sian maturecon.

Ankaŭ, Philippe DELABY gajnas kritikan kaj publikan sukceson kun la historia serio «Murena», kies la kvina volumo ricevas la Grand Prix de la Société des Gens de Lettres kaj kiu estas unu el la plej bonaj bildrakontoj de la tria jarmilo. Fine, kun scenaro de Jean DUFAUX, li reprenas la desegnon de «Complainte des landes perdues», por kiu li laboras kun rektaj koloroj. Sed ĉio haltas, kiam li subite mortas je la 28a de Januaro 2014...