ALEXANDRE Jean

Belga geografiisto (Liège 1925 – 2012).
• Plennomo: Jean ALEXANDRE.
• Prononco: [ʼʒɑ̃ alɛksʼɑ̃dr].


Unue, Jean ALEXANDRE ricevas licencion pri Geografiaj Sciencoj en 1947, post memuaro pri homa geografio. En 1950, post mallonga periodo ĉe la oficejo pri urbanismo «L’Équerre» kaj ĉe la duagrada instruado, la profesoro Paul MACAR – direktoro de la katedro pri Geologio kaj Fizika Geografio ĉe lʼUniversité de Liège – proponas al li fariĝi asistanto. En 1956, li defendas tezon pri la geomorfologío de la centra Ardenne, en kiu li jam studas la terciarajn ebenigadojn.

En 1957 Paul MACAR proponas al li specialigi en tropika geomorfologío ĉe la nova Université d’État d’Élisabethville (Kongo) kaj, kvar jarojn poste, Jean ALEXANDRE estas profesoro tie. Li instruas la fizikan geografion, la geologion de la supraĵaj grundoj kaj eĉ fariĝas vicdekano ekde 1966. En 1968, la eventoj en provinco Katango devigas lin rehejmiĝi al Belgio, kie li reoficigas la teamon de Paul MACAR kiel docento pri klimatologio kaj meteorologio ĉe lʼUniversité de Liège.

De 1971, Jean ALEXANDRE estas respondeca pri la teknika kooperado universitata, kiu ligas – por la geografio – Belgio kun Zairio. Tial li plenumas 22 sciencajn misiojn en tiu lando. En 1974, okaze de la heredo de Paul MACAR, li estas promociita profesoro pri klimatologio, riverega dinamiko, kvantecaj analizoj aplikitaj al fizika geografio, intertropika geomorfologío kaj meteorologio ĉe lʼUniversité de Liège.

En 1977, ano de lʼAcadémie Royale des Sciences dʼOutre Mer, Jean ALEXANDRE ankaŭ estas la fondinto de la revuo Geo-Eco-Trop kun lia edzino Sybilla PYRE. Samjare, li estas nomumita prezidanto de la Centre de Coopération au Développement (CECODEL) ĉe lʼUniversité de Liège kaj administranto de l’Association Interuniversitaire de Coopération au Développement (AICD). En 1981, kiam tiu asocio estas anstataŭita de la Commission Universitaire de Développement (CUD), li fariĝas membro kaj poste prezidanto de tiu lasta en 1987.

En 1983, Jean ALEXANDRE kreas Majstrecon pri Geologio de la Supraĵaj Grundoj, instruado aplikita al intertropikaj regionoj kaj sekvita kun granda sukceso de multnombraj stipendiuloj selektitaj en tiuj regionoj. En 1988, li partoprenas en kontaktgrupo ĉe la F.N.R.S. pri la geomorfologío de la tropikaj, subtropikaj kaj mediteraneaj regionoj. Plie li estas ankaŭ aktiva en diversaj komisionoj de la International Geographical Union.

Emerita en 1991, Jean ALEXANDRE povas dediĉi pli da tempo, ne nur al la realigado de la tabulo pri la klimato de l’«Atlas de Belgique», sed ankaŭ al la skribado de lia majstra verko pri «Les cuirasses latéritiques et autres formations ferrugineuses tropicales: exemple du Haut Katanga méridional», en kiu li liveras sian unikan ekspertizon.