La Jamais Contente

Belga aŭtomobilo (1898).
• Plennomo: La Jamais Contente.
• Prononco: [ʼla ʒaʼmɛ kõʼtɑ̃t].


Konstruita de la Compagnie Générale Belge des Transports Automobiles Jenatzy, La jamais Contente estas la unua elektra aŭtomobilo, kiu atingas 100 km/h. Tiu rekordo estas establita je la 29a de Aprilo 1899 de Camille JENATZY, sur la centra vojo de la Parc Agricole dʼAchères en Francio, je rapideco de 105,88 km/h ekzakte. Nun tiu veturilo estas ekspoziciita ĉe la Musée de la Voiture de Compiègne.