Ishtar

Belga muzikgrupo (2003).
• Plennomo: Ishtar.
• Prononco: [ʼiʃtɑ:r].


Unue, Ishtar estas muzikgrupo kreita en 2003, sub la impulso de Michel VANGHELUWE kaj Soetkin BAPTIST. Ĝi konsistas el 10 profesiaj muzikistoj, kun klasika edukado, kiuj denove malkovras malnovajn kaj tradiciajn melodiojn el Eŭropo. Sammaniere, ili ludas kanzonojn el la XIa Jarcento kaj el la nuna tempo, sed kun la amo kiel komuna temo.

Dum Majo 2008 Ishtar reprezentas Belgio ĉe la Eurovision Song Contest en Beograd. Ilia kanzono «O Julissi na Jalini», plena da ĝojo kaj optimismo, estas kantita en artefarita lingvo. Bedaŭrinde la muzikgrupo ne atingas la finalon de la konkurso...

Kutime ili ankaŭ kantas en la angla, franca, germana kaj nederlanda lingvoj. Kaj, inter la albumoj de Ishtar, oni devas mencii: «Troub’amour» (2005), «O juillis» (2008), «Tussen Donker en Licht» (2011) kaj «Balkanoia» (2012). Intertempe, en marto 2010, du novaj voĉoj estas elektitaj: Hannelore MUYLLAERT kaj Isabelle DEKEYSER.