Kasteel Planckendael

Belga kastelo, situanta en Vlaanderen, provinco Antwerpen.
• Plennomo: Kasteel Planckendael.
• Prononco: [ʼkaste:l ʼplankǝn,dɑ:l].
• Adreso: Leuvensesteenweg 582, 2812 Muizen.


Nur en 1780, la bieno aperas por la unua fojo sub la nomo Planckendael en la arkivoj, antaŭ multaj transformadoj. Ĝi konsistas nun el bestoĝardeno Planckendael kaj Kasteel Planckendael. La kastelo estas konstruita ĉe la ĉefa eniro de la parko en sobra stilo rokoka.