Léa

Belga princino el franclingva esprimo (Etterbeek 1951).
• Parencaro: Alexandre (edzo).
• Plennomo: Léa (Inga) (Dora) (WOLMAN).
• Prononco: [ʼlea (ʼinga) (ʼdɔra) (ʼwɔlman)].
• Titolo: Léa DE BELGIQUE en franclingvo, Léa VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Léa VON BELGIEN en germanlingvo.


Pri ŝia junaĝo oni preskaŭ nenion scias. Nur ke ŝi estas la filino de patro Sigismund WOLMAN kaj de patrino Lisa BORNSTEIN. Poste, dum sia adolesko, Léa vizitas mezlernejon kaj komercajn studadojn en Bruxelles.

Léa travivas du edziĝojn antaŭ eniri la reĝan familion de Belgio. Unue, ŝi edziniĝas en 1975 kaj eksedziniĝas en 1980 de Serge Victorovich SPETSCHINSKY, kun kiu ŝi havas filinon Laetitia (1976). Due, ŝi edziniĝas en 1982 kaj eksedziniĝas en 1985 de Robert BICHARA, kun kiu ŝi havas filon Renaud (1983).

Je la 14a de Marto 1991, Léa fine edziniĝas kun Alexandre DE BELGIQUE, kun kiu ŝi ne havas geinfanojn. Tamen, la afero restas sekreta dum pluraj jaroj, ĉar la princo timas ke lia patrino malaprobas lian konduton. En septembro 1998, ilia edzeco estas oficialigita de la kortego, okaze de vesperfesto ĉe la Château de Corroy-le-Château.

La princino Léa grave rolas en la socia vivo. Ŝi estas membrino de l’Association des femmes d’Amérique latine, de la Fondation Cardiologique Princesse Lilian kaj de la Fonds d’Entraide Prince et Princesse Alexandre de Belgique. Plie, ŝi partoprenas en la homhelpa evento La nuit des neiges, kiu okazas ĉiujare en la svisa urbo Crans-Montana.

Intertempe Léa ofte batalas por la memoro de la princo Alexandre. En 2008, okaze de lia 65a naskotago, ŝi publikigas fotolibron pri la vivo de ŝia edzo kaj lia familio, titolita «Le Prince Alexandre de Belgique», ĉar ŝi opinias ke li estas tro malmulte konata en Belgio. En 2010, unu jaron post lia morto, ŝi organizas malgrandan ekspozicion en lia honoro en urbo Waterloo kaj eldonas libreton «Une année sans toi», kiun ŝi dediĉas al la Foire du Livre de Bruxelles.