HELLEBAUT Tia

Belga atletino (Antwerpen 1978).
• Plennomo: Tia HELLEBAUT.
• Prononco: [ʼti,a ʼhɛlǝ,bowt].


Naskita sub la nomo de Tia VAN HAVER, ŝi prenas la nomon de sia duonpatro je la aĝo de 16 jara. Ŝi praktikas la heptatlonon kaj precipe la altosalton de 2001 ĝis 2008. En privata vivo, Tia HELLEBAUT vivas kun sia trejnisto Wim VANDEVEN, kun kiu ŝi havas du filinojn: Lotte (2009) kaj Saartje (2011).

Unue, ŝi estas profesia atletino ĉe Atletiek Vlaanderen de 2001 ĝis oktobro 2005 kaj ĉe BLOSO de novembro 2005 ĝis decembro 2008, kiam ŝi decidas halti sian karieron pro patrineco. Dum tiu tempo ŝi gajnas la Championnats de Belgique dʼAthlétisme pri altosalto (2002, 2003, 2005) kaj pri heptatlono (2002). Sed je la 11a de Aŭgusto 2006, ĉe la European Athletics Championships en Göteborg, ŝi fariĝas unu el la plej bonaj atletinoj tra la mondo dankʼal ora medalo en altosalto (kun lato je 2,03 m), kio ankaŭ estas nova rekordo en Belgio. En 2007 ŝi gajnas plian oran medalon en altosalto dum la European Athletics Indoor Championships en Birmingham. Komence de la sezono 2008 Tia HELLEBAUT estas ĉampionino en pentatlono okaze de la World Indoor Championships en Valencia. Fine ŝi gajnas la oran medalon en altosalto dum la Summer Olympic Games en Beijing 2008. En 2009 la reĝo Albert II premias ŝin kun la Grand-Croix de lʼOrdre de la Couronne.

Je la 16a de Februaro 2010, post intensa trejnado, ŝi anoncas sian revenon en la konkuro. Tamen, ĝi estos mallongdaŭra, ĉar ŝi anoncas duan gravedecon en aŭgusto de la samjaro. Tio implicas duan paŭzon en ŝia kariero. Poste, ŝi prepariĝas por la Summer Olympic Games en London 2012, kie ŝi estas la flagportistino de Belgio. Bedaŭrinde ŝi malsukcesas en altosalto (kun lato je 2,00 m) kaj finas je la 5a rango. En 2013 Tia HELLEBAUT estas nur 8a en la finalo de altosalto ĉe la European Athletics Indoor Championships en Göteborg. Konsekvence, dum gazetara konferenco je la 6a de Marto 2013, ŝi anoncas la definitivan finon de sia sporta kariero.