Château du Fosteau

Belga kastelo, situanta en Wallonie, provinco Hainaut.
• Plennomo: Château du Fosteau.
• Prononco: [ʃɑʼto ʼdy fɔsʼto].
• Adreso: rue du Marquis 1, 6530 Leers-et-Fosteau.


Origine la Château du Fosteau estas malnova ĉefturo el la XIIIa Jarcento. Dum la XVIIIa kaj la XIXa jarcentoj, aliaj konstruaĵoj kaj instalaĵoj harmonie kompletigas la bienon. Fine la tuto estas protektita ekde 1979.