K3

Belga muzikgrupo (1998).
• Plennomo: K3.
• Prononco: [ʼka ʼdri:].


K3 estas flandra muzikgrupo kun tri junulinoj, fondita de Niels WILLIAM kaj poste produktita de la Studio 100, kun nederlanda repertuaro por sufiĉe juna publiko. La nomo de la grupo – kiu restas eĉ se kantistino forlasas ĝin – devenas de la antaŭnomoj de la tri originaj membrinoj: Karen DAMEN (rufulino), Kathleen AERTS (blondulino) kaj Kristel VERBEKE (brunulino). Sed alia apartaĵo de la grupo estas ke la trio ĉiam surhavas la samajn vestojn sur sceno...

Ilia unua kanzono «Wat ik wil» ne estas sukceso. Jam en 1999 K3 partoprenas, kun la kanzono «Heyah Mama», en televidaĵo por la belga selektado de la Eurovision Song Contest. Vane, ĉar malbone notita de unu el la juĝistoj, tiu kanzono tamen fariĝas la unua plej granda sukceso de la grupo.

Unu jaron posten K3 estas ankaŭ fama en Nederlando. De tiam kanzonoj, kiel «Yeke yeke», «I love you baby», «Alle Kleuren», «Blub, ik ben een vis!», «Tele-Romeo», «Toveren», «Verliefd», «Oya lélé», «Hart verloren», «Liefdeskapitein», «Ya ya yippee» kaj «Kusjesdag», estas grandaj sukcesoj por la tri kantistinoj. Iliaj tekstoj estas skribitaj – en nederlanda kaj/aŭ en propra K3lish lingvoj – de Alain VANDE PUTTE, Miguel WIELS kaj Peter GILLIS.

Intertempe, la tri kantistinoj aperas en pluraj muzikfilmoj, kiel «Doornroosje» (2002), «De 3 biggetjes» (2003), «K3 en het Magische Medaillon» (2004), «K3 en het IJsprinsesje» (2006) kaj «K3 en de Kattenprins» (2007), kun ĉiufoje pli ol unu miliono da spektantoj en la belgaj kaj nederlandaj kinejoj.

Je la 10a de Majo 2008, la muzikgrupo festas sian dekan datrevenon kun nova spektaklo «10 jaar K3». En la urbo De Panne, malfermas K3 Museum, en kiu estas superrigardo al ĝia kariero. La kolekto inkludas multnombrajn intervjuojn, kostumojn, orajn kaj platenajn diskojn.

Sed en 2009, Kathleen AERTS forlasas la muzikgrupon en marto, dum Josje HUISMAN anstataŭas ŝin en oktobro. En 2010 K3 revenas kun nova muzikfilmo «Alice In Wonderland». Je la 18a de Marto 2015, nova komunikaĵo anoncas, ke ĉiuj la nunaj membrinoj ĉesigas la aventuron kune...