GYSSELAER Martin

Belga aktivulo kaj presisto (Grivegnée ??? – Liège 1942).
• Plennomo: Martin GYSSELAER.
• Prononco: [marʼtɛ̃ ʼgisǝlɑ:r].

Martin GYSSELAER estas la unua presisto de La Meuse clandestine, organo de la Front wallon pour la libération du pays. Li ankaŭ presas la ĵurnalojn Liberté kaj Le Drapeau rouge por la partio PC (Parti Communiste). Unu el la lastaj tekstoj, kiun li presas, estas artikolo de Fernand SCHREURS, en omaĝo al la mortintoj de la Citadelle de Liège, subskribita de la pseŭdonimo Laruelle. Vere, li prenis gravajn riskojn por tiuj agadoj, pro kio li estas arestita kaj pafmortigita en la ĉirkaŭfosaĵoj de la Citadelle de Liège dum li kantas la himnon Le chant des Wallons.