mitraleto

Belga manĝaĵo el brusela origino.
• Traduko: mitraillette en franclingvo, en germanlingvo kaj en nederlandlingvo.


Ofte disponebla en fritejoj kaj aliaj kafejoj, la mitraleto estas populara manĝaĵo, kiu konsistas el duonbastonpano kun kuirita viando (frikadelo, haketaĵo, kolbaso), fritoj kaj saŭco (ajloleo, bearnezo, keĉupo, majonezo, pickles). Eblas aldoni legomojn (brasiko, cepo, karoto, laktuko, tomato) kaj fromaĝon (fetao aŭ ŝedaro). Laŭ la regionoj ĝi ankoraŭ estas konata sub la nomoj pain frites, pain spécial, routier, sandwichspécial.