PFF

Belga partio el germanlingva esprimo.
• Plennomo: Partei für Freiheit und Fortschritt, mallongige PFF.
• Prononco: [ʼpe ʼɛf ʼɛf].


La PFFPartei für Freiheit und Fortschritt – estas politika partio je dekstra tendenco en la germanlingva parto de Belgio. Fondita en 1961 ĝi estas komponanto de la MR (Mouvement Réformateur). Bone notu ke la nomo de tiu partio estas eĥo de la iama Parti de la Liberté et du Progrès, unueca belga partio.