Wavre

Belga urbo, situanta en la provinco Brabant Wallon.
• Plennomo: Wavre.
• Prononco: [ʼwɑ:vr(ǝ)].
• Traduko: Waver en nederlandlingvo kaj Wavre en germanlingvo.


Wavre estas la ĉefurbo de la provinco Brabant Wallon. Starigita en valo de la rivero Dyle ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de la turista regiono Ardennes brabançonnes. Plie, ĝi estas nomata “civito de Maca”, en rilato kun la statuo de knabo grimpante la muron de la urbodomo.



Demografio
La denseco de la loĝantaro en Belgio estas unu el la plej alta en la mondo: 346 loĝantoj/km². Tamen la urbo Wavre nombras proksimume 33.277 loĝantojn (2013). Tio ankaŭ signifas 796 loĝantojn/km².

Ekonomio
Antaŭlonge, Wavre spertis malgrandan revolucion kun la apero de pluraj industrioj: la Papeteries de Basse-Wavre (paperfabriko en 1819), la Sucrerie de Wavre (sukerfabriko en 1864), la Fonderies Henri BERGER (fandejo en 1876), la Manufacture d’Ouate Orval (vatfabriko en 1880), la Corderie ANCIAUX (ŝnurfabriko en 1886), la Émaillerie Isidore DONNAY (emajlfabriko en 1895), la Capsuleries GOFFART et GONNISSEN (kapsulfabriko en 1902) kaj la Glacières wavriennes (glacifabriko en 1910). Poste, la urbo disvolvas ĝian agrikulturon, antaŭ ekfiniĝo en la jaroj 1970 kun la malapero de pluraj gravaj farmbienoj kaj la vastigado de disparceloj. Nun ĝi estas grava ekonomia centro en la provinco Brabant Wallon kun aferaj kaj komercaj centroj, amuzparkoj (Walibi kaj Aventure Parc) kaj du industriaj zonoj (nomitaj Parc Industriel Nord de Wavre kaj Parc Industriel Sud de Wavre) kie estas interalie la ĥemifabriko GlaxoSmithKline.

Geografio
La urbo Wavre situas meze de Belgio kaj estas dependaĵo de la provinco Brabant Wallon. La urbo estas ĉirkaŭita de la komunumoj Ottignies, Louvain-la-Neuve, Rixensart, Overijse, Huldenberg, Grez-Doiceau kaj Chaumont-Gistoux. Tio reprezentas areon de 42,06 km².

Historio
Unue, gravaj restaĵoj el la Bronzepoko estas raportitaj sur la altebenaĵo de Ottembourg, sed la nomo Wavre aperas en la historio nur dum la XIa Jarcento. Intertempe, de la Va ĝis la XIIa Jarcentoj, la loĝantaro kreskas iom post iom laŭ grandparte malklara procezo. Poste, la urbo multe suferas de la konsekvencoj de eŭropaj bataloj: brulego kaj disrabado de la duko Albert de Saxe (1489), brulego kaj disrabado de la duko de Guildre (1507), brulego kaj disrabado de la trupoj de la generalo Martin VAN ROSSUM (1542), brulego de la hispanaj trupoj (1604) kaj epidemioj (1624-1625 kaj 1628-1629). Dum la XVIIa kaj XVIIIa Jarcentoj novaj militoj kun iliaj mizeroj (brulegoj kaj malsanoj) okazas en la regiono. Post la foriro de la Francanoj en februaro 1814 la urbo estas sub la kuratoreco de Nederlando de 1815 ĝis 1830. Post la sendependeco de Belgio, la militoj de 1914-1918 kaj de 1940-1945 ankoraŭ dolore markas la urbon. Sed, spite la abomenojn de milito, la vivo ĉiam rekomencas kiam la paco revenas...

Klimato
La klimato de la urbo Wavre estas sufiĉe milda. Ĝi estas influita de la malsekaj regionoj el la oceano sed ankaŭ de la sekaj regionoj el la eŭropa kontinento. Kutime oni observas proksimume 200 tagojn de pluvo per jaro.

Lingvo
La oficiala lingvo de la urbo Wavre estas la franca.

Politiko
Por la momento la urbo Wavre travivas koalicion inter la partioj LB, Ecolo, PS kaj cdH.

Urbanismo
Vere, la urbo Wavre enhavas rimarkindajn konstruaĵojn, kiel la Église Saint Jean-Baptiste, la Couvent des Carmes Chaussés (la nuna urbodomo), la Basilique Notre-Dame de Basse-Wavre, la Ferme de lʼHosté kaj la malnova Prieuré de Wavre.