Porte de Hal

Belga urbopordo, situanta en Bruxelles.
• Plennomo: Porte de Hal.
• Prononco: [ʼpɔrtǝ ʼdǝ *ʼhal].
• Adreso: boulevard du Midi, 1060 Saint-Gilles.


Konstruita en 1381, la Porte de Hal estas la lasta postsigno de la dua mezepoka ĉirkaŭremparo de la urbo Bruxelles, kiu sinsekve servis kiel grenejo, almozpetejo, malliberejo kaj arkivejo antaŭ esti transformita en muzeo ekde 1847.