Château Malou

Belga kastelo, situanta en la Région de Bruxelles-Capitale.
• Plennomo: Château Malou.
• Prononco: [ʃɑʼto maʼlu].
• Adreso: Allée Pierre LEVIE 2, 1200 Woluwe-Saint-Lambert.


La Château Malou estas novklasika kastelo konstruita en 1776 por la negocisto Lambert DE LAMBERTS. Sed, ĝi nomiĝas laŭ la politikisto Jules MALOU, kiu okupas ĝin de 1853. Propraĵo de la urbo ekde 1950 ĝi nun gastigas ekspoziciojn kaj konferencojn.