Freiherr-von-Korff-Brücke

Belga viadukto, situanta en Wallonie, provinco Liège.
• Plennomo: Freiherr-von-Korff-Brücke.
• Prononco: [ʼfraj,*hɛr - ʼvɔn - ʼkɔrf - ʼbry:kǝ].


Norde de vilaĝo Born situas la Freiherr-von-Korff-Brücke. Tiu viadukto estas 285 metroj longa, 18 metroj alta kaj konsistas el 19.000 kubmetroj da betono. Ĝi estas konstruita inter la 13a de Marto kaj la 21a de Novembro 1916.