BOONEN Tom

Belga biciklisto (Mol 1980).
• Plennomo: Tom BOONEN.
• Prononco: [ʼtɔm ʼbo:nǝn].


Profesia ekde 2002, Tom BOONEN estas specialisto pri vetkuroj sur pavimitaj vojoj, gajnante interalie kvarfoje la Paris-Roubaix (2005, 2008, 2009, 2012), trifoje la Ronde van Vlaanderen (2005, 2006, 2012) kaj unufoje la Road World Championships (2005).

En 1992, li komencas bicikladon, post venko en interlerneja vetkuro sur la Circuit Zolder. Kelkajn jarojn poste, je 16 jara, li eniras en la Groeninge Kortrijk Spurters, bicikloklubo de la urbo Kortrijk, sub la direkto de Dirk DEMOL. Amatora, Tom BOONEN gajnas multnombrajn vetkurojn, kies la Paris-Tours Espoirs (2000), la Internationale Wielertrofee Jong Maar Moedig (2001) kaj la Belgian National Road Race Championships (2001).

En 2002, li subskribas sian unuan profesian kontrakton ĉe la teamo US Postal Service sub la direkto de Dirk DEMOL, kie li atingas la trian rangon ĉe Paris-Roubaix. La sekvantan jaron, Tom BOONEN estas dungita de Quick Step-Davitamon, kvankam tiu unua sezono en la belga teamo ne estas tre bona nur kun kvina rango ĉe Het Volk kaj tria rango ĉe Gent-Wevelgem. En 2004, li gajnas 19 venkojn, inter kiuj estas la E3 Prijs Vlaanderen, la Gent-Wevelgem, la Scheldeprijs kaj la Memorial Rik VAN STEENBERGEN.

En 2005 li konfirmas la bonajn rezultatojn de la antaŭa sezono. Efektive li gajnas la E3 Prijs Vlaanderen, la Ronde van Vlaanderen kaj la Paris-Roubaix. Poste, je la 25a de Septembro, li gajnas alian gravan venkon ĉe la Road World Championships en Madrid. En 2006, li gajnas la International Grand Prix Doha, la Tour of Qatar, la E3 Prijs Vlaanderen, la Ronde van Vlaanderen kaj la Scheldeprijs, kvankam li malsukcesas en kvina pozicio dum la Paris-Roubaix. En 2007, li finas je la dua rango en la Tour of Qatar, sed venkas la Dwars door Vlaanderen kaj la E3 Prijs Vlaanderen por la kvara sinsekva fojo. Tamen, la klasikaj vetkuroj ne estas laŭ la atendoj de Tom BOONEN, kiu nur atingas la dekduan rangon en la Ronde van Vlaanderen kaj la sesan en la Paris-Roubaix. Do, malgraŭ 10 venkoj, tio estas lia plej malbona sezono ekde 2003.

En 2008 li gajnas duafoje la Tour of Qatar. Jam sinĝene dum la unuaj vetkuroj de la sezono, li denove malsukcesas en la Milano-San Remo, la E3 Prijs Vlaanderen kaj la Ronde van Vlaanderen. Konsekvence, Tom BOONEN aperas malforta komence de Paris-Roubaix, sed li pruvas ke li estas granda ĉampiono, gajnante por la dua fojo post sprinto kontraŭ Fabian CANCELLARA kaj Alessandro BALLAN. Je la 25a de Majo 2008, du tagojn antaŭ la komenco de la Tour de Belgique, li implice agnoskas pozitivan kontrolon je kokaino dum gazetara konferenco. Tial, li ne havas la permeson por partopreni en la Tour de France, malgraŭ la insisto de lia teamo.

Komence de 2009 Tom BOONEN gajnas triafoje la Tour of Qatar. Post partopreno en la Tour of California li malsukcesas ĉe la Omloop Het Volk sed sukcesas ĉe la Kuurne-Brussel-Kuurne. Plie li gajnas Paris-Roubaix por la tria fojo. Poste li havas duafoje pozitivan kontrolon je kokaino fine de aprilo. Evidente li estas provizore eksigita de lia teamo Quick Step ĝis la 2a de Junio 2009. Tamen, kiel ĉi tiu kontrolo denove okazas ekster konkurado, li ricevas nenian sankcion nek de la Royal Belgian Cycling League nek de la Union Cycliste Internationale. Sed, verdire, li ankaŭ agnoskas problemojn kun alkoholo kaj kun deprimo. En junio li gajnas la Belgian National Road Race Championships. Je la 11a de Oktobro 2009, li finas sian sezonon ĉe la Paris-Tours, kie li malvenkas post sprinto kontraŭ Philippe GILBERT.

Poste Tom BOONEN travivas du malfacilajn jarojn. En 2010 li malsukcesas en la klasikaj vetkuroj dum la printempo. Krom tio, li ne partoprenas en la Tour de France, ĉar li suferas de tendenito en la maldekstra genuo pro falo dum la Tour de Suisse. Malgraŭ rapida reveno al trejnado, li ne partoprenas en la Belgian National Road Race Championships, en la Vuelta a España kaj en la Road World Championships. En 2011, fine de marto, li gajnas duafoje la Gent-Wevelgem. Denove, li konkursas en la Tour de France, sed rezignas du tagojn post la kvina etapo pro nova falo. Same li partoprenas en la Vuelta a España kaj kapitulacas pro tria falo kun frakturo de la skafoido en la maldekstra mano.

En 2012 li gajnas kvarafoje la Tour of Qatar. Denove sur la flandraj vojoj, li kvinafoje sukcesas en la E3 Prijs Vlaanderen, tiel fariĝante rekordulo pri tiu vetkuro post la kvar venkoj de Rik VAN LOOY en la jaroj 1960. Du tagojn poste, li gajnas la finan sprinton de Gent-Wevelgem por la tria fojo en sia kariero, antaŭ Peter SAGAN kaj Matti BRESCHEL. Tiam, li gajnas triafoje la Ronde van Vlaanderen, post sprinto kontraŭ Filippo POZZATO kaj Alessandro BALLAN. Post soleca forkuro de 54 kilometroj, li gajnas sian kvaran Paris-Roubaix, nur 1 minuton kaj 39 sekundojn antaŭ grupo da kvin biciklistoj. Je la 24a de Junio 2012 Tom BOONEN duafoje gajnas la Belgian National Road Race Championships. Je la 1a de Septembro 2012, li gajnas la World Ports Classic, antaŭ André GREIPEL. Unu semajnon poste, li enskribas sian nomon sur la premiitaro de unu el la plej malnovaj vetkuroj Paris-Bruxelles, post sprinto kontraŭ Mark RENSHAW kaj Óscar FREIRE. Je la 16a de Septembro 2012, li gajnas la novan Road World Championships – Menʼs team time trial kune kun liaj kunteamanoj (ĉe Omega Pharma-Quick Step) Sylvain CHAVANEL, Tony MARTIN, Niki TERPSTRA, Kristof VANDEWALLE kaj Peter VELITS.

Poste Tom BOONEN denove travivas malfacilajn jarojn. En januaro 2013, li falas dum trejnado de la antaŭsezono kaj vundas sian maldekstran kubuton. Same li falas kaj rezignas en la Gent-Wevelgem. Je la 31 de Marto, li falas komence de la Ronde van Vlaanderen kaj devas forlasi la vetkuron. En marto 2014, post malsukceso ĉe la Omloop Het Nieuwsblad, li gajnas Kuurne-Brussel-Kuurne. Pro familia tragedio li ne ĉeestas en la Milano-San Remo kaj lia tuta preparado por la klasikaj vetkuroj en Flandrio estas maltrankvila. Ĉe la Road World Championships – Menʼs team time trial en Ponferrada, li akiras bronzan medalon kun siaj kunteamanoj, malantaŭ la teamoj BMC kaj Orica-GreenEDGE. En marto 2015, li falas dum la unua etapo de Paris-Nice kaj suferas pro elartikigo de la maldekstra ŝultro kaj frakturo de la maldekstra kubuto, kio malpermesas lin partopreni en la klasikaj vetkuroj. Li rekomencas konkuradon fine de aprilo ĉe la Presidential Cycling Tour of Turkey, sensukcese partoprenas en unua Giro dʼItalia kaj ricevas arĝentan medalon ĉe la Road World Championships – Menʼs team time trial en Richmond. En oktobro li falas dum la dua etapo de la Abu Dhabi Tour kaj suferas pro frakturo de la maldekstra temporalo.

Inter la premioj, Tom BOONEN ricevas la Premio Fausto Coppi (2005) de La Gazzetta dello Sport, la Sprint dʼOr (2004, 2005 kaj 2006), la Vélo dʼOr (2005 kaj 2012), la Kristallen fiets (2004, 2005, 2006 kaj 2012), la Nationale trofee voor sportverdienste (2005) kaj la Flandrien Trofee (2004, 2005 kaj 2012), dume li estas elektita Sportman van het jaar (2005, 2007 kaj 2012).