SANDRAS Damien

Belga informatikisto kaj programisto (Ath 1976).
• Plennomo: Damien SANDRAS.
• Prononco: [damʼjɛ̃ sɑ̃ʼdras].


En 2001 li ricevas diplomon de inĝeniero pri informatiko ĉe lʼUniversité Catholique de Louvain. Rapide, li laboras ĉe Multitel (2004) kaj ĉe Novacom (2006), firmao specialiĝante en libera programaro kaj proponante interretajn telefonsolvojn kun protokolo VoIP pere de la programo Asterisk. En 2008, kiam Novacom estas akirita de Quantum ICT, Damien SANDRAS fariĝas direktoro de tiu kununuiĝo nomita Be IP.

Plie, Damien SANDRAS estas la kreinto kaj la precipa programisto de la projekto Ekiga (antaŭe nomita GnomeMeeting), la plej grava libera programaro pri interreta telefonvoko por la labormedio GNU / Linux.

Fine, Damien SANDRAS ankaŭ estas unu el la organizantoj de FOSDEM, Free and Open Source Developers European Meeting, la plej signifa kunveno por la programistoj pri libera programaro en Eŭropo.