La Vieille Cense

Belga farmdomo, situanta en Wallonie, provinco Namur.
• Plennomo: La Vieille Cense.
• Prononco: [ʼla ʼvjɛj ʼsɑ̃s].
• Adreso: rue de la Station 4, 6900 Marloie.


Iama senjorio de lʼAbbaye de Saint Hubert, La Vieille Cense konsistas el ĉefkonstruaĵo La Tourette de la XVa Jarcento kaj vasta kvarlatero de la XVIIa Jarcento, kiu nun gastigas aŭlon (por ekspozicioj, festoj kaj konferencoj) kaj vilaĝodomon.