KABONGO Dieudonné

Belgo-konga humoristo, komediisto kaj muzikisto (Katanga {CD} 1950 – Jette 2011).
• Plennomo: Dieudonné KABONGO (BASHILA).
• Prononco: [ʼdjø,dɔne ʼkabɔngɔ (ʼbaʃila)].


Dieudonné KABONGO naskiĝas en la provinco Katanga, en la eksa Belga Kongo, kiu nun estas la Demokratia Respubliko Kongo. Sed, li elmigras al Belgio en 1970, kaj rapide ricevas la belgan naciecon. Origine, li studas kiel elektromeĥanika inĝenierio en Virton, antaŭ esti memlernanto en skribo kaj teatro.

En 1984, Dieudonné KABONGO fariĝas sufiĉe fama, ĉar li gajnas la unuan premion de la Festival du Rire de Rochefort, kun Mirko POPOVITCH, por la spektaklo «Méfiez-vous des tsé-tsé». Tio temas pri la grava problemo de la koloniismo. Plie tiu teatraĵo estas prezentita en Francio, Kebekio, Kongo kaj Svislando.

Poste, Dieudonné KABONGO ludas en pluraj filmoj, kies «Ti amo» (1989) de Frank VAN PASSEL, «La sensation» (1992) de Manuel POUTTE, «Le Damier» (1996) de Balufu BAKUPA-KANYINDA, «Ça ne se refuse pas» (1998) de Éric WORETH, «Lumumba» (2000) de Raoul PECK, «Le plus beau jour de ma vie» (2004) de Julie LIPINSKI, «Le Couperet» (2005) de Costa-Gavras kaj «Juju Factory» (2007) de Balufu BAKUPA-KANYINDA.

En novembro 2007, Dieudonné KABONGO estas unu el la nepolitikaj personoj de la Groupe Wallonie-Bruxelles, por diskuti pri la estonteco de franclingvanoj. Inter la membroj de la civila socio, li estas la sola el sociokultura medio kaj el fremda origino. En tiu grupo, li zorgas pri la kulturaj aferoj, kiel la aŭdvido, la kulturo, la sporto kaj la uzo de lingvoj.

Je la 11a de Oktobro 2011, dum reprezentado de la teatraĵo «Les nouvelles de l’espace», Dieudonné KABONGO mortas sur la scenejo de la Centre Armillaire en Jette, malgraŭ la tuja interveno de la sukuristoj.