Universiteit Antwerpen

Belga universitato el nederlandlingva esprimo (2003).
• Plennomo: Universiteit Antwerpen.
• Prononco: [ʼynivɛrsitejt ʼant,wɛrpǝn].


En sia nuna formo la Universiteit Antwerpen estas la plej juna universitato en Flandrio. Efektive, ĝi rezultas de la kununuiĝo inter tri malgrandaj universitatoj, kiuj ekzistis antaŭe en la urbo Antwerpen: la Universitaire Faculteiten Sint-Ignatius Antwerpen (UFSIA), la Universitaire Instelling Antwerpen (UIA) kaj la Rijksuniversitair Centrum Antwerpen (RUCA). Do, depost la akademia jaro 2003-2004, la tuto estas unu granda universitato kun preskaŭ 20.000 studentoj.

La Universiteit Antwerpen havas 33 bakalaŭrajn, 69 magistrajn kaj 18 doktorajn programojn. Plie, ekzistas 31 programoj tute instruitaj en anglalingvo, kies 13 magistraj kaj 14 doktoraj programoj. Ĉiuj tiuj programoj estas dividitaj en 9 fakultatoj: Aplikataj kaj Ekonomiaj Sciencoj; Aplikataj kaj Inĝenieraj Sciencoj; Dizajnaj Sciencoj; Farmaciaj, Veterinaraj kaj Biomedicinaj Sciencoj; Filozofio kaj Homaj Sciencoj; Juro; Medicino kaj Sanaj Sciencoj; Politikaj kaj Sociaj Sciencoj; Sciencoj.

La Universiteit Antwerpen partneras kun belgaj altlernejoj (Artesis Plantijn Hogeschool Antwerpen, Hogere Zeevaartschool Antwerpen kaj Karel de Grote-Hogeschool) kaj kun internaciaj asocioj (European Foundation for Management Development, Nederlands-Vlaamse Accreditatie Organisatie kaj Utrecht Network).