VAN DE VELDE Henry

Belga arkitekto, dezajnisto kaj pentristo (Antwerpen 1863 – Oberägeri {CH} 1957).
• Plennomo: Henry (Clément) VAN DE VELDE.
• Prononco: [*ɑ̃ʼri (kleʼmɑ̃) ʼvan ʼdǝ ʼvɛld].
• Ordeno: Chevalier de l’Ordre de Léopold.


Unue, kune kun Paul HANKAR kaj Victor HORTA, Henry VAN DE VELDE estas unu el la fondintoj de la Nova Arto en Belgio kaj, pli ĝenerale, unu el la plej grandaj reprezentuloj de la modernista movado kun certa influo sur la germanaj arkitekturo kaj dezajno je la komenco de la XXa Jarcento.

Henry VAN DE VELDE studas la pentrarton ĉe la Koninklijke Academie voor Schone Kunsten van Antwerpen kaj ĉe la ateliero de la franca pentristo Carolus-Duran en Paris. Malkontenta pri la akademia programo kaj amatora pri la franca skolo École de Barbizon, li identiĝas kun la Realismo kaj restadas en la kamparo, kie li pentras pejzaĝojn, portretojn kaj agrikulturajn scenojn per esprimplenaj peniktuŝoj kaj malhelaj ombropartoj. Baldaŭ, li estas forte influita per la francaj pentristoj Georges SEURAT kaj Paul SIGNAC, de kiuj li adoptas la punktistan stilon. Jam en 1888, laŭ la konsilo de aliaj pentristoj, li fariĝas membro de la artista grupo Les XX en Bruxelles. En 1890, li spertas la pentran liberecon de Vincent VAN GOGH, kion havigas al lia verko pli linian konstruon dum la tri sekvantaj jaroj. Inter liaj pentraĵoj, oni povas citi: «Femme à la fenêtre» (1889), «La faneuse» (1891) kaj «Jardin à Kalmthout» (1892).

En 1893, kiam li dubas pri sia rolo en la socio kiel pentristo, Henry VAN DE VELDE forlasas la penikojn kaj dediĉas sin al la arkitekturo kaj la aplikitaj artoj (artforĝado, manĝilaro kaj porcelano, meblaro kaj modo, ŝtofo kaj tapiŝo, ktp). Verdire, li estas fascinita per la angla movado Arts and Crafts kaj per la teorioj de William MORRIS kaj John RUSKIN, kiuj batalas por revalorigado de la ornamaj artoj. En aprilo 1894, li edziĝas kun Marie-Louise SÈTHE, kun kiu li rapide havas sep infanojn: Ann Louise (1895-1895), Thylbert Guillaume (1896-1896), Cornélie Jenny (1897-1965), Hélène Johanna (1899-1935), Anne Sophie (1901-1944), Thylberte (1904-1955) kaj Thylbert (1904-1980). La juna paro kreas virinajn juvelojn kaj vestojn, inspiritaj de la angla modo, komfortaj kaj praktikaj. Plie, li skribas la manifeston «Déblaiement d’Art», en kiu li argumentas en favoro de moderna kaj funkcia dezajno. Poste, li enfokusigas sian atenton pri ĉiu detalo de la konstruo de lia propra domo Bloemenwerf en Uccle, kies la ĉambroj estas ornamitaj kun multnombraj verkoj de la proprietulo kaj de siaj amikaj artistoj. En 1895 li ankaŭ dezajnas internajn domaranĝojn kaj meblojn por la influa artgalerio LʼArt Nouveau de Samuel BING en Paris.

Ĉirkaŭ la ŝanĝiĝo de la jarcento, kiam la germanaj mendoj alfluas depost kelkaj jaroj en sia brusela laborejo, Henry VAN DE VELDE iom restadas en Germanio. Inter 1900 kaj 1901, li loĝas en Berlin, de kie li entreprenas la restarigon de la Folkwang Museum en Hagen. Sed liaj germanaj klientoj kaŭzas al li embarasojn kaj liaj aferoj preskaŭ bankrotas. Inter 1902 kaj 1917, li loĝas en Weimar, kie li akceptas grandan nombron da publikaj kaj privataj mendoj: kiel la Villa Esche en Chemnitz (1902-1903), la Villa De Zeemeeuw en Scheveningen (1903) kaj la Sanatorium de Trzebiechów (1903-1905). En 1905, li fondas la Großherzoglich-Sächsische Kunstgewerbeschule Weimar, lernejo pri belartoj kie li ĉiam bonvenigas kaj instruas pli kaj pli da studentoj. Ankoraŭ li konstruas la Villa Hohenhof en Hagen (1906-1908), la Haus Hohe Pappeln en Weimar (1907-1908) por lia propra uzo kaj la Villa Schulenburg en Gera (1913-1914). En ĉiu okazo, li sin rezistas kontraŭ kopiado de historiaj stiloj kaj elektas originalan fasonadon por forigi la banalecon kaj malbelecon el la homa spirito.

En 1915, pro diversaj intrigoj de sia kortego pri la artaj industrioj kaj metioj, la grandduko Wilhelm Ernst VON SACHSEN-WEIMAR-EISENACH maldungas lin kiel direktoro de la Großherzoglich-Sächsische Kunstgewerbeschule Weimar. Konsekvence, Henry VAN DE VELDE devas, laŭ la leĝo pri la germana civitaneco, prezenti sin ĉiutage al la polico. Sed, kiel li ĝuste skribas en sia memorlibro, tio estis la “nigraj jaroj”...

Fine de la Unua Mondmilito la situacio de la eksterlandanoj estas tre malfacila en Germanio. Do Henry VAN DE VELDE forlasas Weimar kaj restadas kelkajn jarojn en Svislando. Tiutempe, li dediĉas sin al siaj arkitekturaj teorioj kaj eldonas du manifestojn «La Triple Offense de la Beauté» (1918) por pli racionala estetiko kaj «Formules d’une esthétique moderne» (1923) kontraŭ la ornama superabundeco en arkitekturo.

Laŭ peto de sinjorino Helene KRÖLLER-MÜLLER, tenante vastan artkolekton, Henry VAN DE VELDE iras al Otterlo por koncepti la Kröller-Müller Museum. Tial li restadas en Nederlando inter 1920 kaj 1925. Tamen, li ne intencas longtempe vivi tie, eĉ se li prenas tempon starigi sian propran Villa De Tent (en pretkonstruitaj materialoj!), ĉar de 1923 li aktive preparas sian rehejmiĝon al Belgio, kie li esperas novan impulson por sia kariero.

En 1925, dankʼal la subteno de sia amiko Camille HUYSMANS, Ministro pri Belaj Artoj kaj Instruado, Henry VAN DE VELDE okupas gravan postenon ĉe la Universiteit Gent, kie li instruas la historion de la arkitekturo kaj de la ornamaj artoj. En 1926, li fondas la Institut Supérieur des Arts Décoratifs, pli konata sub la nomo La Cambre en Bruxelles. Kaj ĝis 1936, li estas eĉ ĝia direktoro, ĉirkaŭita de profesoroj kiel Akarova, Victor BOURGEOIS kaj Oscar JESPERS. Dum tiu periodo li skribas multnombrajn pedagogiajn tekstojn kaj konstruas La Nouvelle Maison en Tervuren (1927-1928) por lia propra uzo. Evidente, lia influo en la mondo de la arkitekturo en Belgio kreskas pli kaj pli, konsiderante ke li ĉiam estas petita por publikaj kaj privataj konstruaĵoj. Tiel li konstruas la Maison Wolfers en Bruxelles (1930), la Maison Grégoire-Lagasse en Bruxelles (1931), la Boekentoren ĉe la Universiteit Gent (1933-1939), la Pavillon belge à lʼExposition Universelle de Paris (1937) kaj la Pavillon belge à lʼExposition Universelle de New York (1939). En 1933 li estas nomumita kiel arta konsilisto ĉe la Société Nationale des Chemins de fer Belges por la konstruo de novaj stacidomoj kaj vagonoj.

Tamen, dum la Dua Mondmilito, Henry VAN DE VELDE fariĝas direktoro de la arkitektura ofico ĉe la Commissariat Général à la Reconstruction du Pays. Fine de la milito li estas akuzita pri kunlaborado. Eĉ se li estas malkondamnita, li definitive elmigras en Svislando post la morto de sia edzino, kie li daŭrigas skribi sian memorlibron ĝis sia propra malapero je la aĝo de 94 jara.