BIVORT Alexandre

Belga arbokulturisto (Fleurus 1809 – 1872).
• Plennomo: Alexandre (Joseph) (Désiré) BIVORT.
• Prononco: [alɛksʼɑ̃dr (ʒɔʼzɛf) (deziʼre) biʼvɔr].
• Ordeno: Chevalier de lʼOrdre de Léopold (1858).


Unue Alexandre BIVORT studas ĉe lernejo en urbo Melle kaj ĉe kolegio en urbo Aalst. Poste li estas dungita ĉe la karbominejoj Charbonnages dʼAmercœur en urbo Jumet. Sed li preferas dediĉi sin al agronomio kaj, precipe, al pomologio en urbo Saint-Remy-Geest.

Tiel Alexandre BIVORT fariĝas arbokulturisto. Dum sia kariero, li kreas tre multnombrajn fruktojn, kies la abrikoto Claude Bidaut (1855) kaj la piro Royale dʼHiver (1855). Verdire oni kalkulas pli ol 100 variojn da fruktoj...

Fine Alexandre BIVORT estas membro de diversaj agrikulturaj kaj hortikulturaj societoj en sekvantaj urboj: Angers, Antwerpen, Berlin, Boston, Bruxelles, Lyon, Nancy, Paris, Philadelphia, Praha kaj Rouen, interalie.