JENATZY Camille

Belga inĝeniero kaj stiristo (Schaerbeek 1868 – Habay-la-Neuve 1913).
• Plennomo: Camille JENATZY.
• Prononco: [kaʼmil ʒenatʼzi].


Fine de siaj inĝenieraj studadoj Camille JENATZY interesiĝas pri la elektra tirado kaj vetkuro por aŭtomobiloj kio, pro rufa barbo kaj rapideco, valoras al li la kromnomon The Red Devil (La Ruĝa Diablo) en Anglio.

Post transloĝiĝo en urbo Paris, Camille JENATZY komencas konstrui elektrajn aŭtomobilojn, kun la helpo de la Compagnie Internationale des Transports de Paris. Dezirante akiri lokon en la sufiĉe multesperiga merkato de parizaj veturiloj, li kreas fabrikon, kiu produktas multnombrajn elektrajn fiakrojn kaj kamionetojn. Verdire, li havas timindan rivalon en la persono de la karoseriisto Charles JEANTAUD, kontraŭ kiu li batalas pere de reklamo pri la rapideco de la maŝinoj.

Por definitive establi la reputacion de sia entrepreno, Camille JENATZY konstruas elektran kaj obusoforman prototipon en partinio (alojo de aluminio, magnezio kaj tungsteno), kun la ideo gajni vetkurojn. Je la 29a de Aprilo 1899, li stiras La jamais Contente sur la centra vojo de la Parc Agricole dʼAchères en Francio, je rapideco de 105,88 km/h ekzakte. Tiu rapideca mondrekordo ne estas trapasita dum tri jaroj...

Kiel profesia stiristo Camille JENATZY partoprenas en vetkuroj por la aŭtomobila marko Mercedes. Je la 24a de Majo 1903, li estas je la 14a pozicio ĉe la Course Automobile Paris-Madrid, antaŭ ol la vetkuro estas rompita pro tro multnombraj akcidentoj. Sed, je la 2a de Julio 1903, li gajnas la kvaran Gordon Bennett Cup en urbo Athy. Ĉe la kvina Gordon Bennett Cup en urbo Homburg je la 17a de Junio 1904, li finas la vetkuron je la 2a pozicio kaj havas bonŝancon, ĉar trajno preskaŭ trafas lin sur traknivela pasejo.

Je la 8a de Decembro 1913, Camille JENATZY mortas, viktimo de ĉasakcidento. Li iras malantaŭ arbuston kaj imitas bestajn kriojn kiel ŝerco por liaj amikoj. Tio tre bone funkcias bedaŭrinde, ĉar Alfred MADOUX, direktoro de la ĵurnalo LʼÉtoile Belge, mortpafas lin kiel sovaĝa porko. Rapide, li estas transportita al hospitalon, plenumante lian profetaĵon morti en aŭtomobilo Mercedes. Li estas enterigita en la tombejo de urbo Laeken.